Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Pluaj paŝoj kun novaj kunlaborantoj en Herzberg la Esperanto-urbo

 

-- Herzberg -la Esperanto-Urbo   26.01.2007

Interkultura Centro Herzberg (ICH) + Germana Esperanto-Centro (GEC)

 

Jen: La lastaj novaĵoj de nia komuna modelprojekto por nia Esperanto-movado "Esperanto-Urbo Herzberg"

 

Saluton kaj bonvenon!

A) La unuaj talentaj esperantistoj jam alvenis kaj helpas ĉe kreado de vera Esperanto-modelurbo.

Ni dankas al:

Dirk Bindmann el Zeitz (grafikaj kaj komputilaj laboroj ) kaj al GEA por la subteno,

Veronika Acsadi el Hungario (instruado, E-junularo, interkulturaj agadoj),

Gian Carlo Fighiera el Torino en Italio (E-gazetaro).

 

B) Sur la hejmpaĝo de la urbo Herzberg en konstanta loko sur la frontpaĝo aperis la kromnomo:

"Herzberg -la Esperanto-Urbo". Do ankaŭ per tio la urbo multon faras por la diskonatigo de Esperanto. Estas bona ŝanco kaj multflanke utiligebla atingaĵo por la tuta Esperanto-movado!

 

C) Peter Zilvar ricevis dum solena festvespero en la subdistrikta urbo Osterode am Harz meritdokumenton el la manoj de la distriktestro Bernhard Reuter, kiu prezentis en bela parolo, ke li estis distingita en la kategorio "Eŭropa Unuiĝo, interpopola kompreniĝo kaj ĝemelurbaj kontaktoj" kaj honorigita pro la sukcesa "tridekjara Esperanto-Agado". Li ricevis grandan aplaŭdon de la ĉirkaŭ 100 partoprenantoj, ĉefe regionaj politikistoj, gravuloj de la kultura kaj socia vivo. Aperis ankaŭ bela artikolo kun foto en la regiona gazeto.

 

D) Ĉu vi bezonas detalan jarprogramon por la jaro 2007? Bonvolu legi nian refreŝigitan hejmpaĝon kun nemalmultaj interesaj ofertoj. Baldaŭ ni enmetos tien ankaŭ elŝuteblan, printeblan version. Volonte ni sendos al vi laŭ via deziro la jarprogramon en printita formo aŭ en Esperanto aŭ en la germana.

Bonvolu studi ankaŭ nian fotoalbumon!

 

E) Novaj kunlaboremaj partneroj, projektsubtenantoj, ideoj estas bonvenaj!

 

Bonvenon al la Esperanto-Urbo!

Amike kaj samideane salutas

 

via nova esperplena kreadteamo

 

*******************************************

Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de

(kun fotoalbumo)

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/07 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/07