Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Mallonga raporto pri la publika diskuto la 22.06.2007 en Berlin

 

Kiel konate vendrede, la 22an de junio, okazis publika diskuto ĉe Eŭropo-Unio, duonŝtata iniciativo por Eŭropo, en Berlin.

Temis pri la estonta solvo de la komunikada problemo en la Eŭropaj instancoj kaj inter la civitanoj.

La organizantoj estis invitintaj min kiel prezidanton de Germana Esperanto-Asocio por ke mi klarigu la pozicion de la Esperantistoj, krome la ĉef-ekonomiiston de Deutsche Bank,

prof. d-ro Norbert Walter, por la pozicio "Ni ĉiuj parolu nur la Anglan", kaj s-ron Jochen Richter, la "dekstra mano" de Leonard Orban, EU-komisiito por plurlingveco.

En la publiko estis multaj politikistoj kaj aliaj funkciuloj de entreprenoj,klerigaj instancoj, ambasadejoj (Britujo, Italujo, Slovakujo), de la Eŭropa Komisiono, ktp., entute ĉ. 150 personoj.

Bedaŭrinde la televido ne venis kvankam antaŭanoncite. Sed oni produktis privatan filmon, kiu aperu en Interreto.

Por resumi la diskuton el mia vidpunkto: Ne estis vera rekta diskuto, ĉar la gvidanto demandis la tri partoprenantojn; min tro malofte, komentis poste la ĉ. 15 Esperantistoj,
kiuj ĉeestis. Tamen mi povis komuniki multajn gravajn informojn pri Esperanto kaj pri niaj imagoj, kiel enkonduki kaj apliki ĝin.

Estis rimarkeble, ke oni respektis min kiel fakulon. Neniu kuraĝis, ataki per la kutimaj antaŭjuĝoj la lingvajn kvalifikojn de Esperanto. Des pli, ĉar s-ro Richter atentigis, ke altnivelan Anglan

(do la Britan aŭ la Usonan) la plej multaj Eŭropaj funkciuloj simple ne komprenas, tiel ke oni interkomunikadas per (senkultura) ĵargono.

La voĉdonadoj estis fuŝaj, kiel mi dekomence atentigis, ĉar la tri ebloj ("nur la Angla", "nur Esperanto", "ĉiuj lingvoj") estis malbone formulitaj. Tamen relative multaj ĉeestantoj voĉdonis por Esperanto, iom pli multaj por la Angla, sed la plejmulto por la aplikado de ĉiuj lingvoj, kion Esperanto ja tute ne malhelpu.

La tuta aranĝo resumeblas jene:
- De la politikistoj ni atendu nenion, ĉar ili vivas en aparta mondo.
- Multaj gravuloj povis konstati en Berlin, ke Esperanto pluekzistas.
- Seriozaj homoj (mi povis nomi prof. d-ron Reinhard Selten) pledas por Esperanto.
- Ne ekzistas lingvaj argumentoj kontraŭ Esperanto, baras ĝian aplikon nur politikaj kaŭzoj.
- Espereble multaj notis, ke valoras, pluatenti la estontan evoluon de la lingva situacio en Eŭropo.

Post la aranĝo estis ankoraŭ viglaj diskutoj. Mi mem i.a. parolis longe kun delegito de la Brita ambasadejo, kiun mi povis konvinki pri la specifa propedeŭtika valoro de Esperanto.

Mi kompreneble rekomendis al li la Britan projekton "springboard".

Eĉ se iu konkreta rezulto, kiel atendeble, ne estis videbla: Estus ja ne imageble, malakcepti tian inviton kaj neglekti tian eblon prezenti Esperanton kaj ĝiajn eblojn en seriozaj

kadro kaj maniero. Almenaŭ tion mi atingis, laŭ la eĥo de la ĉeestantaj Esperantistoj, kiuj uzis la okzon, disdoni iom da materialo kaj paroli kun laŭeble multaj aliaj homoj.

Al ili mi esprimas jen mian koran dankon pro tiu solidareca helpo.

 

Karaj samideanoj,
ne maltrafu la okazon, per komentoj en jen ablogo subteni nian aferon:

http://www.menschen-bilden-europa.de/5683.html?&tx_ttnews%5Btt_news%5D=1195&tx_ttnews%5BbackPid%5D=5459&cHash=9ea3652b3f



Rudolf Fischer, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio
 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/07 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/07