Pluaj
informoj el la oficiala Esperanto-urbo Herzberg
Germana Esperanto-Centro - Interkultura Centro
Herzberg, DE-37412 Herzberg - la Esperanto-urbo
Kara leganto,
jen pluaj bonaj novaĵoj el Herzberg - la Esperanto-urbo. Strategie ni serĉis pli
kaj pli bonan, vastan kunlaboron kun la urba administracio kaj jen kelkaj
organizaj progresoj kiel rezulto de niaj komunaj printempaj kunsidoj,
interkonsento:
1. nia Esperanto-Centro aperigos 4 diverstipajn Esperanto-bildkartojn pri
Herzberg.
2. estas preparata urboprospekto kun anoncoj de la gastronomio en Esperanto (eldonkvanto:
7.500 ekzempleroj)
3. je la 30a de junio 2007 ni inaŭguros unikan memormonumenton honore al Joachim
Gießner (elstara Esperanto-pioniro, ne nur por GEFA kaj IFEF) en la
antaŭ-stacidoma parko en Herzberg. Krome estos tie bonvenigŝildo en Esperanto
kaj la germana.
4. Ĉirkaŭ 20 restoracioj petas esperantlingvajn manĝokartojn. La traduklaboro
estos baldaŭ komencata kaj ni bezonos multajn kompetentajn helpantojn.
5. Dum la venontaj monatoj la urbo preparos 11 belajn bonvenig- resp.
revidsalutajn ŝildojn en Esperanto ĉe la enirvojoj al Herzberg (5 en Herzberg, 2
en Pöhlde, 2 en Scharzfeld kaj 2 en Sieber).
6. Estas planataj ĉe la stacidomaj kajoj ankaŭ 4 grandaj blukoloraj oficialaj
urboŝildoj kun la teksto: Esperanto-Stadt Herzberg" (Esperanto-urbo Herzberg).
Tion la urbo nur povos financi el la buĝeto por la jaro 2008.
Per tiuj paŝoj ni provas pli kaj pli videbligi Esperanton kaj al la lokaj
civitanoj kaj samtempe oferti novaĵojn al la vizitantoj venontaj al Herzberg.
Bonvenon!
Legu la jam esperantigitajn paĝojn pri la vidindaĵoj de Esperanto-urbo Herzberg:
http://www.herzberg.de.
Germanlingva resumo pri tiuj novaĵoj estas legebla sur la germanaj paĝoj de
Interkultura Centro Herzberg (la ligilon vidu ĉi-sube)
Bonvenon ankaŭ al la venonta studsesio kun
edukado.net pri metodiko sub gvido de
d-ino Katalin Kovats, kiu okazos en Herzberg de la 29a de junio ĝis la 6a de
julio 2007. Partoprenantoj povos ankaŭ spekti instruhorojn aŭ eĉ mem instrui en
la lernejaj kaj urbaj Esperanto-kursoj por lernantoj kaj plenkreskuloj. Ankaŭ
parttempa partopreno eblas.
Tio estas unika evento, vi povas ankoraŭ aliĝi. La detalan programon vi povos
vidi inter la novaĵoj sur nia hejmpaĝo
http://ic-herzberg.de.
Se vi havas pluajn demandojn bonvolu ne heziti kontakti nin.
Amike salutas
Peter Zilvar Marika Frense Zsofia Korody kaj aliaj
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)