Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 


=====================================================
GAZETARA KOMUNIKO DE LA GERMANA ESPERANTO-ASOCIO
=====================================================

 

 

Esperanto kiel ŝanco por la Eŭropa Unio

Germana Esperanto-Kongreso kunsidis en Hamburgo

 

(30-a de majo 2007 / GEA) „Esperanto helpus plifortigi la Eŭropan identecon“. Tiel opinias D-ro Seán Ó Riain en sia prelego en la Germana Esperanto-Kongreso. La irlanda ambasadoro en Bruselo kaj prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio estas konvinkita, ke ĝuste lige kun la multlingveco en la Eŭropa Unio pli da justeco en la lingva politiko donus pli da efikeco. Helpe de Esperanto oni povus malpliigi la komplikan kaj temporaban traduklaboron en la institucioj de la EU. Tiamaniere oni povus treege rapidigi la decidprocesojn.

La prelego de Ó Riain estis unu de la kulminaj punktoj en la ĉi-jara Germana Esperanto-Kongreso, kiu okazis de la 25-a ĝis la 28-a de majo en Hamburgo. La fokusa temo de la kongreso estis „Hamburgo – la kreskanta urbo“. La 181 partoprenantoj, inter ili gastoj el Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Brazilo, Britio, Ĉeĥio, Danio, Kazaĥio, Latvio, Meksikio, Nederlando, Pollando kaj Ukrainio, sin okupis i.a. pri la urba evoluo el ekonomia vidpunkto (d-ro Werner Bormann, Hamburgo) kaj pri la problemo de „urbo-ŝrumpado“ (Peter Kühnel, Berlino). Ekskursoj kompletigis ilian bildon, i.a. en la estiĝantan „havenurbon“(„Hafen-City“) kaj al la renversa flanko de la kreskanta urbo, la vivmedio de la senhejmuloj.

Riĉa kulturprogramo rondigis la aranĝon, ekz. koncerto de la fama nederlanda grupo Kajto kaj la kantado de la „Shanty“-koruso „Henneberg-Bühne Poppenbüttel“.

La plej grava punkto en la tagordo de la GEA-membrokunveno estis la elekto de nova estraro la 27-an de majo. D-ro Rudolf Fischer, lingvisto kaj privata docento pri medicina informadiko kaj biometrio el Nordwalde apud Münster estis elektata kiel prezidanto, Andreas Emmerich kiel vicprezidanto kaj Pit Hauge kiel trezoristo. Wolfgang Bohr, Andreas Diemel, Dr. Jörg Gersonde, Sebastian Kirf, Christof Krick kaj Dr. Rainer Kurz kiel kromaj estraranoj.

Dum la Germana Esperanto-Kongreso ankaŭ estis prezentata la Granda Vortaro Germana-Esperanto de Erich-Dieter Krause, kiu aperis la 21-an de majo en la eldonejo Helmut Buske en Hamburgo. Tiu estas la plej ampleksa dulingva vortaro de Esperanto en la mondo kun 1679 paĝoj kaj pli ol 160.000 kapvortoj kaj parolturnoj.


Thomas Sandner,
komisiono por publikaj rilatoj de la Germana Esperanto-Asocio,
Winterbergstraße 61, D-42289 Wuppertal
Telefon +49-172-2658027

Por ĝeneralaj informoj pri Esperanto en Germanujo vidu www.esperanto.de 

=======================================================================
 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/07 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/07