Pri lingvoj ĉe MDR Sputnik, 12a de majo - aŭdebla ankaŭ interrete
Saluton!
En sabato, 12a de majo, de 10.00 h - 14.00 h (laŭ germana,
do mezeŭropa somera tempo) okazos elsendo pri lingvoj en la serio
"360 Grad" de MDR Sputnik. Temos pri la angla kaj la ĉina, pri la germana, pri
malgrandaj kaj formortantaj lingvoj - kaj ankaŭ
pri Esperanto; (supozeble) elsendiĝos intervjuo kun mi, kiun la moderatoro
telefone registris.
La elsendo ĉe MDR Sputnik estos aŭskultebla samtempe en la radio en
Saksio-Anhaltio, per la satelito ASTRA kaj per samtempa
elsendado en interreto. Proksimume ekde la 16a horo la teksta parto (do sen la
muziko) estas elŝutebla ankaŭ interrete en
sondosiero (novlingve: podkasto).
http://www.sputnik.de/programm/sendungen/360_grad/360-grad-10-00-cet
Kiel aŭskulti:
http://www.mdr.de/unternehmen/standorte-programme/halle/140842-hintergrund-168355.html
http://www.sputnik.de/programm/streamuebersicht/der-sputnik-livestream
http://www.sputnik.de/podcasts
Plezuran aŭskultadon!
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
Por la kreskigo de Esperantujo
http://www.EsperantoLand.org
5a SOMERE 2007, 13a ĝis 28a de julio, Jünkerath/Eifel
http://www.esperantoland.org/somere/
6a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2007 - 3a de jan. 2008
Post-NR, 3a - 6a de jan. 2008
Ambaŭ en Föckinghausen apud Meschede
http://www.esperantoland.org/nr/
Neĝa semajno, proksimume februaro 2008
http://www.esperantoland.org/forum/viewtopic.php?t=1040
Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontiĝoj, pri kursoj
Libroj, muziko, gazetoj
Forumo ...