6a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2007 ĝis 3a/6a de jan. 2008
"Komune festi la Novan Jaron"
Ni invitas vin partopreni en la sesa NR, ĉi-foje en
Föckinghausen, malgranda kampara vilaĝo apud Meschede, oriente
de la Ruhr-regiono. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun
amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza
generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni
sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.
En la tri pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR) ĉeestis inter120 kaj 175
partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko da
jaroj. Partoprenis pasintfoje en Trier trideko da familioj kun
entute sesdek infanoj; krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj kaj
paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉirkaŭ dek kvin landoj - feliĉe la
plimulto venis el eksterlando kaj kreis bele internacian etoson;
nur kvarono venis el Germanio.
Libertempo kaj iom da kleriĝo
Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan
lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn, ekskursojn
kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncerto kaj certe
denove estos magia kaj (pup-)teatra prezento de Christoph Frank.
Ampleksa programo
Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni
antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta
programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos
Christoph Frank kun teamo da
helpantoj.
Pasintjare: "Ĵomart kaj Nataŝa" kaj "Akordo"
Koncertis por ni en Trier la kantgrupo "Akordo" kaj "Ĵomart kaj
Nataŝa"; por la venonta fojo ni estas serĉantaj bonan
muzikgrupon aŭ unuopulon.
Renkontiĝejo en natura parko
La renkontiĝejo troviĝas meze de natura parko kun multaj
arbaroj. Ni do havos belajn eblecojn por promeni.
Multaj ĉambroj disponas pri propraj duŝo kaj necesejo - vi do
povos mem elekti vian luksokategorion. La indikita kotizo
inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro.
Ni denove havos apartajn ĉambrojn
por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras
loĝi kune aŭ dise.
Estas ludoĉambro, tablotenisejo, tablofutbalo kaj multaj aliaj
ludiloj. Ni certe trapasos belajn tagojn en la agrablaj salonoj
de la domo kaj en la kafejo kaj vespera renkontejo.
27a de dec. ĝis 3a de jan. (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo)
Aldonaj tagoj (Post-NR):
3a ĝis 6a de januaro (ĵaŭdo ĝis dimanĉo)
Dum la pasintaj fojoj kelkaj partoprenantoj ŝatis resti iom pli
longe ol kutime - eble ĉi-foje ankaŭ vi ŝatos.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna
lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ
ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan
kurson en la komenco de la aranĝo (28a kaj 29a de dec.);
progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo.
Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki
ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj
fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo.
(Kompreneble ni zorgos, ke la
plimulto de la partoprenantoj estos spertaj
Esperanto-parolantoj.)
Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos
ekzemple partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno (ni
konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj
ferioj); krome ili kutimas ŝati komune ludi, praktiki la lingvon
dum manlaboraj rondoj kaj ĉeesti prezentadon de la konata
Mazi-vidbendo. Ni esperas kaj pro antaŭaj spertoj fidas, ke tiel
ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos
al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.
Aliĝu sen risko
Kaze de malaliĝo ĝis la 10a de novembro ni repagos vian plenan
aliĝkotizon.
Ĉu vi interesiĝas?
Tiam plenigu la retan aliĝilon
http://www.esperantoland.org/nr/index.html#alighilo
,
la preseblan aliĝilon
http://www.esperantoland.org/nr/novjara-renkontigho6-informilo-alighilo.pdf
(pdf-dosiero, 138 kB)
aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al
EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
lu CHE esperantoland.org
telefono +49-30-685 58 31
telekopiilo +49-30-68 05 70 11
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn.
Ni volonte pluinformos vin.
Fartu bone kaj ĝuu Esperanton
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
Por la kreskigo de Esperantujo
http://www.EsperantoLand.org
5a SOMERE 2007, 13a ĝis 28a de julio, Jünkerath/Eifel
http://www.esperantoland.org/somere/
6a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2007 - 3a de jan. 2008
Post-NR, 3a - 6a de jan. 2008
Ambaŭ en Föckinghausen apud Meschede
http://www.esperantoland.org/nr/
Neĝa semajno, proksimume februaro 2008
http://www.esperantoland.org/forum/viewtopic.php?t=1040
Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontiĝoj, pri kursoj
Libroj, muziko, gazetoj
Forumo ...