UEA-Prezidanto Renato Corsetti en Herzberg
UEA subtenas la internacian agadon en la Esperanto-urbo
PREZIDANTO CORSETTI EN HERZBERG
Laŭ invito de la Interkultura Centro Herzberg (ICH), la prezidanto de UEA. d-ro Renato Corsetti, de la 12-a ĝis la 14-a de marto oficiale vizitis Herzberg Harz (centra Germanio),
unuanime proklamita de la urbestraro "la Esperanto-urbo".
La urbestro de Herzberg , Gerhard Walter, kunvokis en la urbodomo honore al la
vizitanto specialan laborkunsidon kun akcepto, en kiu partoprenis kaj la lokaj
skabenoj kaj la gvidantoj de ICH. En tiu cirkonstanco la urbestro konfirmis la
pluan subtenon de la urbo al la internacia agado de ICH, dum la prezidanto de
UEA emfazis la varman apogo de la monda asocio de la esperantistaro al la dirita
agado kaj anoncis, ke ĝi ricevos la oficialan aŭspicion de UEA. Post la kunsido,
la urbestro regalis la esperantistan delegacion per tagmanĝo kaj samtage ĉeestis
kun diverspartiaj politikistoj alian plurhoran kunvenon en la sidejo de ICH.
La loka gazetaro substrekis, ke la Esperanto-Centro Herzberg jam de kelkaj jaroj
akiris grandan reputacion pro siaj sukcesoj rilate al publika apliko de la
internacia lingvo en la urbo, ĝemeligita al Gora (Pollando). Kiel konate,
Herzberg tutjare ofertas fak-seminariojn, studsesiojn, pedagogiajn tagojn kaj
vintrosemajnojn, krom sennombraj Esperantaj kursoj por lernejanoj kaj
plenkreskuloj.
Informoj:
http://ic-herzberg.de