Esperanto-Urbo Informilo 2007/01
Esperanto-Urbo Herzberg, Germanio 04.01.2007
- Germana Esperanto-Asocio - Filio por Klerigado kaj Kulturo
- Klerigcentro de ILEI
Esperanto-Urbo Informilo 2007/01
Karaj geamikoj!
Ni deziras al vi tutkore sanan kaj sukcesan jaron 2007 - ankaŭ je nomo de
urbestro Gerhard Walter!
Kelkaj novaĵoj:
1. Refreŝigita hejmpaĝo de:
a.) Herzberg
http://www.herzberg.de kun abundaj informoj en
Esperanto pri la urbo, regiono, historio, vidindaĵoj, legendoj, ktp.
b) Interkultura Centro Herzberg
http://ic-herzberg.de enhavas jam ankaŭ germanlingvajn
informojn kaj Programkalendaron 2007 en ambaŭ lingvoj.
(Laŭ peto ni volonte
sendos ankaŭ stokon al vi paperforme per poŝto.) Bonvolu rigardi ankaŭ
nian Fotoalbumon pri FAME-premio, TORPEDO 2, novaj ZEO-j, GEFA-kongreso, ktp!
2. Resumo de jaro 2006:
- ni sukcese plenumis ĉiujn lingvokursojn, klerigkursojn, seminariojn,
konferencojn, renkontiĝojn ktp. planitajn por 2006
- ni fariĝis oficiala Filio de GEA por klerigado kaj kulturo
- ni funkcios kiel ILEI-klerigcentro por instrukapabligado
- aperis 50 gazetartikoloj (averaĝe 1 semajne) ofte kun fotoj pri Esperanto, E-rilataj
eventoj en la regiona gazetaro
3. Ĝemelurba projekto: okazis pluraj vizitoj dum la jaro.
En decembro pli ol 50 Esperantistoj festis la Zamenhof-feston en nia pola
ĝemelurbo Gora.
En Herzberg kunvenis ĉirkaŭ 35 personoj. En ambaŭ urboj la E-on lernantaj
infanoj kontribuis al la programo.
4. Instruado:
a) En Gora 70 personoj (gelernantoj kaj instruistoj) lernas Esperanton.
b) En Herzberg 33 infanoj lernas E-on en la bazaj lernejoj. De sekva semajno ni
komencos 4 E-kursojn en la loka gimnazio kun ĉirkaŭ 40 partoprenantoj. Baldaŭ ni
trejnos la unuajn urbajn
dungitojn kaj
turismajn gvidantojn!
c) Ni organizos Someran Arbaran Lernejon (SALO 2) kun gelernantoj el Herzberg
kaj Gora inter 28 julio - 11 aŭgusto 2007 en Herzberg-Sieber (belega montara
vilaĝo). Ankaŭ aliaj
eksterlandaj
infanaj grupoj laŭ ege favoraj kondiĉoj povos partopreni!
5. Amikaro Esperanto-Urbo:
a) Novulino en nia teamo estas konata hungara E-aktivulino Veronika Acsadi!
b) Subtenu la planojn disvastigi Esperanton, famigi Esperanto-urbon, fariĝu
kunlaboranto, subtenanto, porokaza aŭ konstanta helpanto! (Bonvolu legi
menupunkton: Alvoko por helpo ĉe
http://ic-herzberg.de.
c) Novjara mesaĝo de Esperanto-urbestro Gerhard Walter: Venu kaj montru, kion vi
resp. ni kune kapablas fari rilate al Esperanto-urbo!
Bonvenon al
Herzberg kiel turisto, seminaria partoprenonto, vizitonto, enloĝonto, volontulo,
ktp.
Peter Zilvar Otto Kern Zsofia Korody
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)