Urbgvidado kaj ŝipekskurso en Regensburgo la 14an de aprilo 2007
Sabate, la 14an de aprilo, je la 11.30a horo
nia juna samideanino Mirijam Larissa Walter bonvenigis pli ol 15
gesamideanojn inter alie el Munkeno, Pfaffenhofen, Ingolstadt, Hungario,
Marburg, Regensburgo, Erlangen, Frankfurt(O) kaj Nurenbergo
en la stacidomo de
Regensburgo.
Estis je nia dispono preskaŭ 2000-jara urbo kun sia ĉarma urbocentro kaj idilaj
ĉe-Danubaj promenejoj. Ni malkovris tiun UNESCO-mondheredaĵon piede
dum ĉirkaŭ du horoj kadre de urbgvidado, kiun
Mirijam aranĝis ege afable en Esperanto.
|
Miriam gvidis la grupon en Regensburgo |
Poste ni ripozigis lacajn gambojn sur ŝipo portinta nin al germankultura memorejo Walhalla. Ni grimpis al la memorejo kaj ĝuis la belan rondrigardon al la Danubo kaj al la bela pejzaĝo.
Post unkajkvaronaj
horoj da restado ĉe Walhalla ni reveturis al la elŝipejo en Regensburgo kaj
travivis agrablan adiaŭan kunecon en la historia liberaera restoracio
"Wursttheke". Ni ĝuis tie bongustajn rostitajn kolbasojn kaj bieron kaj babilis.
|
Fine ni ĝuis bongustajn rostitajn kolbasojn kaj bieron.. |
Mi travivis agrablan tagon en Regensburgo en rondo de Esperantistoj.
Mi elkore dankas al Miriam pro la ekscelenta organizado de tiu ĉi aranĝo.
Frank Kasper
partoprenanto el Nurenbergo
kaj
prizorganto de "BAVARESPERANTOINFO"