Esperantistoj de Bialistoko honore memorigis al Ludoviko Zamenhof okaze de lia 90-a mortdatreveno
La 90-a mortdatreveno de Ludoviko okazis la 14an de aprilo 2007, sed ni honore memorigis al la fondinto de Esperanto unu tago antaŭe.
Apud la monumento (de L.L. Zamenhof) okazis mallonga fluta concerto. Fama bjalistoka komponisto ludis komence “Revado” de Robert Schumann kaj poste proprajn komponaĵojn, infanoj kantis (ni kune). Esperantistoj disdonis 250 jonkvilojn al preterpasantoj kaj flugfoliojn kun la demando “Ĉu vi scias, kion signifas ESPERANTO?”
Vi scias, ke la monumento situas centre de la urbo kaj multaj homoj haltis por aŭskulti fluton. Estis kaj restas belega suna vetero; do, mi estas tre feliĉa, ke ni sukcesis aranĝi vere belan renkontiĝon.
Kore salutante
via amikino Elzbieta el Bialistoko