Internacia kalendaro de Esperanto-renkontiĝoj
Saluton!
Mi pensas, ke malmultaj organizantoj konas la senpagan servon ĉe Eventoj pri la
Internacia Kalendaro de Esperanto-Aranĝoj, regule
kompilita kaj publikigita ekde 1995, kaj trovebla ĉe
http://www.eventoj.hu
La Kalendaro listigas ĉiujn konatajn E-renkontiĝojn, kongresojn, kaj kunvenojn,
kie oni bonvenigas "eksterajn" partoprenantojn, vizitantojn.
- Se vi estas organizanto de E-renkontiĝo, indas zorgi pri la listigo de via
aranĝo en la Kalendaro, fakte tio signifas por vi
konsiderindan reklamon.
La aperigo de la bazaj
informoj estas senpaga! La retpaĝo de Internacia Kalendaro estas unu el la plej
vizitataj Esperantaj retejoj.
- Se vi estas simple parolanto kaj uzanto de Esperanto, indas rigardi la liston
por trovi taŭgan kaj allogan E-aranĝon por viaj feriaj vojaĝoj!
- Se vi estas redaktoro de E-informilo, aŭ gvidanto de E-organizo, vi povas
ĉerpi informojn el la Internacia Kalendaro por membroj de via societo, aŭ por
via loka gazeto.
La Internacia Kalendaro estas ĉiusemajne aktualigata. Aldonoj kaj kompletigoj
estas atendataj ĉe "kalendaro @ eventoj.hu" .
La Kalendaro estas trovebla ĉe:
http://www.eventoj.hu -
Ni estus dankaj, se vi helpus diskonigi la Internacian Kalendaron ankaŭ per
mencioj en viaj ttt-paĝoj.
Szilvási László
szilvasi heliko eventoj.hu
===================================================================
Retpoŝta novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2007! --
Aliĝoj kaj malaliĝoj ĉe:
http://www.eventoj.hu
===================================================================