Eŭropaj
Partneroj serĉataj
por projekto pri lingvo k sporto
Karaj,
ni serĉas partnerojn por eŭropa projekto kiu temas pri lingvo kaj sporto. Ni
estas Komunikadagentejo en Berlino/Germanio kaj Stokholmo/Svedio kiu regule
laboras
kun Eŭropa Unio pri projektoj rilate al la popularigo de
lingvolernado.
Momente ni serĉas specife:
1. Lernejojn (plej volonte en gimnazia nivelo, sed ankaŭ aliaj eblas) en ajna
lando de Eŭropo kiuj instruas japanan, ĉinan, aŭ portugalan.
Ankaŭ povus esti universitatoj aŭ eldonejoj kiuj evoluas
instrumaterialojn en tiuj ĉi lingvoj.
aŭ
2. Lernejojn, asociojn k.t.p.en ajna lando de Eŭropo kiuj
instruas la sportojn aikidon, ki-gongon ("qi-gong") aŭ capoeira.
Do ne temas pri lernejoj kiuj faras ambaŭ. Unu (aŭ lingvo aŭ sporto) sufiĉas.
Estus bone havi kontaktpersonon en tia institucio kiu ŝatas kunhelpi en
internacia projekto. Projektopeto al EU estus nun printempe,
projektokomenco en novembro ĉijare. Kunlaboro de la partneraj institucioj dum la
projekto estus pagita.
Bv kontakti min
(esperante, germane, angle, portugale, hispane,
svede, dane aŭ norvege)!
Plej amike
Ralf Gion
Fröhlich