La marta Ondo enretigita
La marta kajero de “La Ondo de Esperanto” (n-ro 149), kiun
jam ricevis pluraj abonantoj en Pollando, Litovio kaj
Germanio, kaj kiun baldaŭ ricevos aliaj
abonantoj, akcentas kulturaj aspektojn de Esperanto. Ĝi entenas ses recenzojn
pri nove eldonitaj libroj, plian eseon pri Esperanto en muziko (Flo
Martorell),
intervjuon kun la artistoj de “La Loko”, novelon de Katarzyna Tempczyk (laŭreato
de Liro-2006), kaj kelkajn nelongajn tekstojn pri la evoluo de la
Esperanta kulturo. En la marta “Ondo” estas ankaŭ primovadaj informoj, polemikaĵoj en “Tribuno”, tradiciaj rubrikoj “Vortoj de Komitatano Z” kaj “
Vide el Bruselo”(Dafydd ab Iago), konkurs-taskoj kaj
amuzaĵoj en “Mozaiko”, Esperanto-kalendaro kaj pliaj
premiitaj fotoj el la 9a Internacia Fotokonkurso de “La Ondo”.
Pluraj martaj tekstoj estas legeblaj rete:
http://www.esperanto.org/Ondo/
La sekva kajero de “La Ondo de Esperanto: estos la 150a eldonita post la refondo
en 1991. Ĉi tiu ĉiumonata revuo estas abonebla kontraŭ 32 eŭroj ĉe
perantoj en
multaj landoj kaj ĉe UEA. La elektronika abono (pdf) kostas 12 eŭrojn.
Pliajn informojn petu ĉe la
redakcio
-------
RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1205, Ruslando
Eo:
http://www.esperanto.org/Ondo/
Ruse:
http://users.gazinter.net/sezonoj/
Dissendolisto:
http://groups.yahoo.com/group/La_Balta_Ondo/