Filmo pri Instituto Zamenhof en Togolando
En februaro 2007 aperis en Nederlando nova filmeto sur DVD-disko, 12-minuta pri la historio de Instituto Zamenhof. Tiu Instituto estas lernejo
en Togolando, kiu instruas la
kutimajn lernejajn fakojn al 300 lernantoj, de 6 ĝis 16
jaraj. Ili krome lernas Esperanton, komputiladon kaj aliajn
nekutimajn fakojn. Krome ĝi gastigis la Afrikan Oficejon de UEA de
septembro 2004 ĝis decembro 2005, kaj poste la Afrikan Centron
Esperantistan,
kiu estas sendependa de iu ajn Esperanto-organizaĵo. En la instituto okazis kaj regule okazas seminarioj, kursoj, kunvenoj. Ĝi estas stabila kaj konstanta
edukejo de kapablaj esperantistoj. Instituto Zamenhof
estas ĝis nun unika projekto tia en Afriko.
La filmeto estas trifoje registrita sur la disko, en la nederlanda lingvo,
en la franca kaj en Esperanto. Ĝi celas interesi unuavice
ne-esperantistojn,
por ke tiuj ĉiujare subtenadu la lernejon per donaco de
50 eŭroj (= 70 US$).
La disko do estas ankaŭ uzebla por montrado en via familia rondo, en la lernejo
ktp., sed ĝi estas ankaŭ taŭga donaceto por esperantistaj geamikoj en la mondo.
Ĝia kosto estas 5 eŭroj, inkluzive de sendokosto.
La disko estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA.
Interesiĝantoj povas ankaŭ informiĝi ĉe :
info@eenschoolintogo.nl