Partoprenu reklamon por esperanto!
Karaj geamikoj el ĉie en la mondo,
Ni partoprenos videofestivalon kaj volas fari reklamon por Esperanto.
Nia ideo estas kunmeti filmpecetojn senditajn de plejeble multe de
vi, kaj tiel montri la grandecon de la esperanta reto tra la mondo.
Ĉu vi ŝatus partopreni? Ni bezonas etajn filmaĵojn de vi dirante
"mi parolas esperanton!". Filmu ankaŭ viajn neesperantistajn
amikojn, ili certe lernos tiun unu frazon por helpi al vi.
Prefereble kun geografiaj indikoj en la fono. La plej alta bild- kaj sonkvalito
estus bone, sed ni ankaŭ bonvole ricevas kontribuaĵojn faritaj laŭ
limigitaj rimedoj.
Bonvolu sendi la filmpecojn al laloko@laloko.org. La limdato estas la
10a de marto.
La fina filmo ankaŭ estos tre utila en aliaj ĉirkaŭaĵoj, kaj
povos disvastiĝi facile per la interreto.
Estonte la video povus eĉ plilongiĝi. Estas senlima projekto!
Bonvulu plusendi ĉi tion informon al ĉiuj viaj amikoj.
Ni kore antaŭdankas vin!
Olof kaj Daniel
de:
Daniel Salomon
www.laloko.org
------------------------------------
Renato
Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------