Tago de gepatraj lingvoj - invito de EEU
NI INVITAS NIAJN LANDAJN ASOCIOJN PARTOPRENI EN KAMPANJO OKAZE DE TAGO DE GEPATRAJ LINGVOJ
Oficiala tago de gepatraj lingvoj estas la 21-a de februaro. EEU-estraro metis en sian taskaron stimuli la eble vastan kampanjon al Eŭropaj politikistoj kaj instruaj institucioj okaze de tiu ĉi tago kaj septembra Tago de eŭropaj lingvoj. Tial ni invitas landajn asociojn laŭeble partopreni en jenaj agadoj:
1. Deprenu de la ttt-paĝo http://uea.org/informado/gepatralingvotago.html de UEA la ekzistantan grafikan solvon de afiŝo en via lingvo. Se ĝi ankoraŭ ne estas tradukita, urĝe traduku al via(j) nacia(j) lingvo(j) kaj multobligu laŭbezone kaj laŭpove en necesa grandeco kaj kvanto.
Sendu la afiŝon al vialandaj EU-parlamentanoj laŭ via decido: aŭ al ĉiu aŭ al tiuj kun kiuj vi jam havis pozitivajn rilatojn .
Sendu la afiŝon kaj bondeziru al diversaj enlandaj institucioj, kiujn vi taksas por ili en tiu ĉi momento gravaj, ekzemple al ministroj pri edukado, al edukinstitutoj, eventuale al kelkaj lernejoj, al edukaj televidkanaloj ktp.
Se vi tradukis al nova lingvo, nun ne ekzistanta en la UEA-arkivo, bonvolu sendi ĝin al afishoj@lot49.de por ke la taskigito de UEA adaptu la tekston al la afiŝa formo kaj UEA aperigos ankaŭ ĝin sur sia paĝo.
Aldonu en akompana letereto vian adreson kaj vian ttt-paĝon.
EEU-estraro siaflanke
1. sendos la afiŝon al ĉiuj Komisionanoj de Eŭropa Komisiono en ilia lingvo,
2. stimulos partopreni en kampanjo laŭeble multajn asociojn kaj aktivulojn per ĉiuj eblaj atingeblaj elektronikaj vojoj.
Zlatko Tiŝljar, sekretario de EEU
------------------------------------
Renato
Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------