Esperanto ĉe la foriro de Tony Blair
Esperanto saltis al la atento en la brita parlamento, dum
la sesio 'Question Time' [Tempo por Demandoj] por
demandoj al la ĉefministro.
Ĉefministro Tony Blair adiaŭis en tri lingvoj en la malsupra ĉambro de la
parlamento.
Eksa ministro pri edukado David Blunkett ekstaris por pardonpeti pro sia
nekompreno, "ĉar mi lernis nur Esperanton ĉe la lernejo".
David Blunkett
lernis Esperanton kiel parton de la lerneja studplano, kaj estis
instruita de Esperanto-parolanto David Wild.
En la lasta apero de Tony Blair en la brita parlamento, la internacia lingvo, ne
por la unua okazo, ja ricevis mencion en la malsupra ĉambro de la parlamento.
Brian Barker
Traduko al Esperanto: Ian Fantom
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/07 - Reen al la komencpaĝo de
„BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/07