Trejnseminario “FLUGILOJ DE MALFACILA VENTO”
Denove la trejnseminario “Flugiloj
de Malfacila Vento” (FMV) invitas ĉiujn junajn
instuantojn kaj instruemulojn de Esperanto! La unuan
fojon dum RET!
La trejneminario okazos enkadre de RET-7 ĉe Azova maro,
kiu pasos la 18-an ĝis la 25-an de aŭgusto. (vidu
www.stelaro.ru)
La trejnseminario (6 studunuoj po 2 horoj) konsistos el 2 temaj partoj: la
metodika kaj la gramatika. La metodika parto enhavos la sekvajn teoriajn temojn:
instrumetodoj; bazaj principoj de instruado; planado de leciono; lerniloj. Dum
la praktika parto bezonatos prezenti instruadon de lecion-fragmento. En la
gramatika parto estos traktataj – teorie kaj praktike – malfacilaĵoj de la
Esperanta gramatiko.
Por aliĝi al la trejnseminario necesas ĝis la 22-a de julio plenigi la
Demandaron (vidu en suba paĝaro) kaj ĝis la 22-a de julio prepari la planon de
la 15-minuta lecionfragmento (vi ricevos la rekomendojn pri kiel fari tiun).
Se dum la studado vi montros teoriajn sciojn pri iuj metodikaj temoj, sukcesos
pri la gramatika kontrolo kaj prezentos lecionfragmenton, vi ricevos la
oficialan Ateston de ILEI pri la partopreno en la trejnseminario.
La partopreno estas senpaga, sed vi estos petataj pagi ILEI-kotizon por la
kuranta jaro.
Ĉiuj aktualaj informoj estas haveblaj ĉi tie:
http://vikio.ikso.net/Projektoj/Flugiloj
Aŭ vi povas rekte demandi la organizantoj ĉe:
flugiloj@gmail.com,
alex.osintsev@gmail.com,
amico86@mail.ru.
Bonvenon!