Elsendoj de Pola Radio nun interrete kiel pod´kasto
Ekde la 9-a de januaro oni denove povas aŭskulti esperantajn elsendojn de Pola Radio.
Nun ĝi estas en iom alia formo ol antaŭe, ĉar haveblas nur
interrete kiel podkasto. Elsendoj estas ĉiu-tagaj kaj daŭras ĉirkaŭ dudek
minutoj.
Nova retadreso de Esperanto-redakcio estas
www.polskieradio.pl/eo
Elsendojn oni povas elŝuti de pagaro de Pola Radio:
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
aŭ de paĝaro de World
Radio Network:
http://www.wrn.org/listeners/stations/station.php?StationID=16
Krome mi volus rekomendi al vi aliajn elsendojn. Temas pri podkasto de junulara
klubo Varsovia Vento, kies paĝaro estas
http://www.republika.pl/viavento/aktuale/sonmaterialoj.htm
La 21-an de januaro aperos tie sekva, jam la 13-a elsendo.
Amike,
Łukasz Żebrowski