Komuna lernolibro pri Azia Moderna Historio
La Esperanto-versio de la komuna lernolibro pri la moderna
historio de Ĉinujo, Japanujo, kaj Koreujo, estas eldonata kaj havebla dum UK en
Jokohamo. La projekto estis aǔspiciata de la Komitato de UEA.
42 volontulaj pacamaj esperantistoj el la tri landoj partoprenis en la tradukado
de la tri-lingva libro en Esperanton.
La libro estis redaktata kaj estas nun eldonata de Ĉina Fremd-lingva Eldonejo.
Jen estas la enhavo.
La libro montras praktikan utiligon de Esperanto en tiklaj historiaj libroj. Ĝi
povas esti ekzemplo ankaǔ por similaj libroj pri komunaj historioj de eǔropaj aǔ
alikontinentaj landoj.
===========================
Historio por Malfermi la Estontecon
Moderna Historio de Činio, Japanio kaj Koreio
Enhavo
Enkonduka Ĉapitro: La Tri Landoj antaǔ la Malfermo
SubĈapitro E-1. Interrilatoj de la Tri Landoj
Subĉapitro E-2. Interna Situacio de la Tri Landoj
Ĉapitro I: Malfermo kaj Modernigo
Subĉapitro I-1. La Premo de Eǔropaj Potencoj kaj la Reagoj de la Tri Landoj
Subĉapitro I-2. La Milito englutis Orientazion
Subĉapitro I-3. La Reformada Movado en la Tri Landoj
Subĉapitro I-4 . La Vivo kaj la Kulturo de la Popolo de la Tri Landoj
Ĉapitro II Ekspansio de la Japana Imperiismo kaj la Rezistado de Ĉinio kaj
Koreio
Subĉapitro II-1. La Tri Landoj cirkaǔ la Unua Mondmilito
Subĉapitro II-2. La Intensigo de la Japana Regado en Koreio
Subĉapitro II-3. Sendependiga kaj Rezista Movado kaj Socia Movado
Subĉapitro II-4. Ŝanĝigo de Socio kaj Kulturo
Ĉapitro III La Invadmilito kaj la Damaĝo al la Popolo
Subĉapitro III-1. Japana Invado en la Nordorientan Regionon de Ĉinio
Subĉapitro III-2. Japana Invadmilito
Subĉapitro III-3. La Kruela Agado al la Ĉina Popolo, fare de Japana Armeo
Subĉapitro III-Koreio kiel Militbazo kaj la Damaĝo al la Popolo
Subĉapitro III-5. Damaĝado kaj Damaĝigo de la Japana Popolo
Subĉapitro III-6. Malsukceso de la Japana Invadmilito
Ĉapitro IV Orientazio post la Dua Mondmilito
Subĉapitro IV-1. Nova Komenco de la Tri Landoj
Subĉapitro IV-2. Likvido de la Pasinteco de Japanio
Subĉapitro IV-3. Dividigo de Orientazio kaj Normaligo de Diplomatiaj Rilatoj
Fina Ĉapitro Taskoj por Paco en Orientazio en la 21a Jarcento
Kronika Tabelo de la Moderna Historio de Ĉinio, Japanio, Koreio
Divido de la Traduktasko inter Ĉinio (C), Japanio (J), Koreio (K)
=======================================
Tiuj, kiuj antaǔmendas 5 ekzemplerojn aǔ pli estos listigitaj en la listo de "Financaj
Kontribuintoj" kiu aperos en la libro.
La 300-paĝa libro kostas 15 eǔrojn, aǔ 75 eǔrojn por 5 ekzempleroj, inkluzive
sendkosto.
Jam ĉirkaǔ 500 ekzempleroj estas antaǔmenditaj de koreaj, japanaj kaj ĉinaj
esperantistoj.
Tiuj kiuj volas finance konstribui al la eldonkoston, antaǔmendante la libron,
bonvole informu al mi la nomon, posŝtadreson, kaj retadreson, kaj ĉu venos al
Jokohamo antaǔ la 30-a de junio.
Pri la pago al UEA konto, mi informos al la antaǔmendintoj poste.
LEE Chong-Yeong
------------------------------------
Renato
Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------