Novtipaj Esperanto-ekzamenoj preparataj
=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 263
2007-06-23
==================================================================
NOVTIPAJ ESPERANTO-EKZAMENOJ PREPARATAJ
Konforme al la novaj lingvotestaj normoj de la Konsilio de Eŭropo la ekzamena laborgrupo de UEA kaj ILEI estas ellaboranta novan ekzamensistemon, kiu ebligos al la esperantistaro trapasi internaciajn ekzamenojn je tri niveloj A, B kaj C. La novtipajn atestojn pri lingvokono pli kaj pli ofte jam postulas dungantoj kaj edukinstitutoj ne nur en Eŭropo sed ankaŭ en multaj aliaj landoj de la mondo. La ekuzo de unueca normaro ankaŭ en Esperanto-ekzamenoj ebligas taksi lingvajn lertojn laŭ samaj kriterioj en kaj ekster Esperantujo, kompare kun ajna nacia lingvo.
(Pli da informoj troviĝas en la sekcio Referenckadro en
www.edukado.net.)
La testado de la novtipaj ekzamenoj finiĝos en tiu ĉi jaro kaj la nova
ekzamensistemo povos ekfunkcii en 2008. En la unua periodo tiaj ekzamenoj estos
organizataj de du eŭropaj centroj, kiuj poste trejnos kaj rajtigos ekzamenantojn
kaj organizos ekzamensesiojn ankaŭ aliloke. La malnovaj ekzamenoj de UEA-ILEI
dume plu estos okazigataj laŭ
la malnova strukturo, t.e. en du niveloj. Estas konsilinde trapasi ilin, kiam
oni bezonas atestilon por propra celo aŭ nur ene de la movado.
Pri la Referenckadro, taksaj normoj kaj la novtipaj ekzamenoj okazos prezentoj
dum la Tago de Lernejo en la UK en Jokohamo. UEA kaj ILEI alvokas siajn landajn
asociojn kaj sekciojn akiri kaj studi la broŝuron "La Komuna Eŭropa
Referenckadro", eldonita de UEA ĉi-jare, kaj laŭ
ĝi komenci adapti siajn enlandajn
instru- kaj ekzamensistemojn. Oni povas mendi la broŝuron ĉe la Libroservo de
UEA aŭ elŝuti de
edukado.net.
Por pliaj informoj kaj klarigoj oni kontaktu la
vicprezidanton de ILEI,
Zsofia Korody.
* * * *
------------------------------------
Renato
Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------