Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

La interlingvistika ONDO
 

La junia kajero de "La Ondo de Esperanto" estas dediĉita plejparte al temoj interlingvistikaj kaj esperantologiaj. Andreas Kuenzli (Svislando) respondas
demandojn pri sia enciklopedio "Universalaj lingvoj el Svislando". Aleksandr Duliĉenko (Estonio) rakontas pri la vivo de Juraj Krizaniĉ kaj pri ties
kontribuo al la teorio kaj praktiko de interlingvistiko. Detlev Blanke atentigas pri problemoj de la Esperantaj bibliotekoj, arkivoj kaj muzeoj.
Michel Duc Goninaz (Francio) eseas pri la vorteto "po". La Oficialaj Aldonoj al la Universala vortaro estas la temo de la kontribuo de Bertilo Vennergren
(nun, Koreio), kaj ĝin suplementas la unua parto de la 9a Oficiala Aldono, kiu felietone aperos en "La Ondo".

Pro la multa spaco, okupitaj de la prilingvaj tekstoj, ĉi tiu Ondo ne enhavas kelkajn kutimajn rubrikojn. La teman ekvilibron oni revidos en la julia kajero.

Kelkajn tekstojn el ĉi tiu kajero, dissendita al la abonantoj antaŭ du semajnoj, oni povas legi rete:
http://www.esperanto.org/Ondo/.

Ĉiumonata internacia magazino "La Ondo de Esperanto" estas abonebla kontraŭ 32 eŭroj ĉe perantoj en multaj landoj kaj ĉe UEA.

Abono por julio-decembro 2007 kostas nur 16 eŭrojn. La elektronika abono (pdf) por la tuta jaro kostas 12 eŭrojn. Por Ruslando, Pollando kaj kelkaj aliaj landoj estas
rabatoj. Pliajn informojn petu ĉe la
redakcio.


-------

redakcio de Sezonoj
RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1205, Ruslando
Eo:
http://www.esperanto.org/Ondo/
Ruse:
http://users.gazinter.net/sezonoj/
Dissendolisto:
http://groups.yahoo.com/group/La_Balta_Ondo/
Telefono: (+74012) 656033
 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/07 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/07