LA PREZIDANTO DE ĈINUJO REKOMENDAS LA LERNADON DE ESPERANTO
Nuntempe estas en preparo la Ĉina Kongreso de Esperanto, kiu okazos
en la urbo Guangzhou (Kantono), dum la monato
oktobro. Dum estrakunsido tiucele oni komentis ke
la urbaj aŭtoritatuloj estas malfermaj kaj helpemaj,
interalie ĉar oni montris al ili gazetaran eltondaĵon, en kiu
aperas artikolo de la vizito de la Prezidanto de Ĉinujo,s-ro Hu Jingtao,
la 21-a de decembro de 2004, en kiu dum vizitado al fabriko li
diris la jenon: "Ni ne nur bone lernu Pu Tong Hua, Ni devas plu
lerni Esperanton". Kiel ĉiu scias Ĉinujo
estas vera lingva mozaiko.
Ekzistas tie multaj lingvoj kaj dialektoj. Homoj de diversaj regionoj
de apudaj urboj, parolas sian propan lingvon (dialekton).
Sed ĉiuj devas koni "Pu Tong Hua", kiu estas la
oficiala ŝtata lingvo, devige lernebla de ĉiuj.
Guangzhou havas sian propran dialekton, Guangdong Hua.
Aliaj ĉinoj ne komprenas ĝin. Kaj la prezidanto rekomendis dum sia
parolado la pluan uzadon de Pu Tong Hua, kiel lingvo kiu povas pli
unuigi la ĉinojn, kiel komuna lingvo, kaj la
lernadon de Esperanto, kiel lingvo kiu devas unuigi
la mondon.
Augusto Casquero