Jubilea festrenkontiĝo en Kaliningrado
Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo (KREU) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al la festa renkontiĝo SUKCENA ONDO 2007 (17–19 aŭgusto 2007),
dediĉita al la 100-jariĝo de la organizita
Esperanto-movado en Kenigsbergo-Kaliningrado.
La 17an de aŭgusto (vendrede) okazos Festkunveno en la prestiĝa
Germana-Rusa Domo. Krom esperantistoj la
Festkunvenon partoprenos diplomatoj, reprezentantoj
de urbaj kaj regionaj ŝtataj instancoj kaj sociaj organizaĵoj, ĵurnalistoj. Etan
koncerton prezentos Natalia Striĵnjova. La Festkunvenon garnos gazetara
konferenco, jubilea ekspozicio kaj
bufeda regalo. Post la solenaĵoj sekvos interkona vespero.
La 18an de aŭgusto (sabate) ni havos tuttagan ekskurson kaj
piknikon en la unika naturparko Kurŝa Terlango. Post la reveno en la urbon,
vespere, okazos Centjariĝa Bandedo en restoracio
kun Jubilea Kuko.
La 19an de aŭgusto (dimanĉe) en la Marista Kulturpalaco La Ondo de
Esperanto kaj Sezonoj prezentos sin. La novan eldonon de La Mastro de l' Ringoj
de J.R.R.Tolkien
(en la traduko de William Auld) oni povos aĉeti kun
speciala Jubilea Rabato. Poste oni konatiĝos kun la rimarkindaĵoj de la urbo: la
Katedralo, filozofo Kantio, kaj Sukcena Muzeo.
Pliajn informojn legu en la novaĵrubriko de la retejo de Sezonoj/La Ondo:
http://www.esperanto.org/Ondo/
[Sezonoj/LOdE]