Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Invito al kolokvo pri planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj dum oktobro 2007 en Vieno

 

Aŭstra Nacia Biblioteko
Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Palais Mollard Herrengasse 9 A-1010 WIEN
tel.: (+43 1) 53 410 / 731 (730) fakso: +43 1) 53 410 / 733
www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/
HR Mag. Herbert Mayer.


Kolokvo pri planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj dum oktobro 2007 en Vieno
Invitilo kaj sondado de bezonoj

Vieno, aprilo 2007

Estimataj,

nia planlingva spirita heredaĵo estas konservata en bibliotekoj kaj arkivoj. Ĉi-rilate bedaŭrinde ekzistas multaj problemoj, tro ofte nekonsciataj. Pro tio la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno, aranĝos internacian kolokvon en Esperanto je la temo

“Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj”.

La kolokvo okazos la 19-an kaj 20-an de oktobro 2007 sub teknike bonaj kondiĉoj en la nova sidejo de la Esperantomuzeo. Esperante pri via intereso ni donas al vi la unuajn informojn pri la aranĝo. En kazo de via emo partopreni kaj kontribui al la kolokvo vi ricevos pluajn informojn.

La celo de la kolokvo estas prezenti la ĉefajn problemojn, kiujn frontas diverstipaj planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj kaj kiuj estas solvendaj. Jen la enhavo de la antaŭvidita programo:
- prezento de la aktuala situacio de Esperantomuzeo kaj la Kolekto
- informoj pri gravaj bibliotekoj kaj arkivoj
- utiligo kaj diskonigo de la riĉaĵoj de la kolektoj
- problemoj de la modernigo de la kolektoj, i.a. per utiligo de novaj teknologioj

La reciproka konatiĝo de la koncernaj respondeculoj, la komuna pridiskuto de la nuntempa rolo de niaj bibliotekoj kaj arkivoj, helpu al ni trovi konvenajn vojojn kaj metodojn por starigi kunlaboron kaj interhelpon.

En ĉio ĉi evidentiĝu, ke la celgrupo estas unuavice personoj, kiuj sin engaĝas profesie aŭ amatore por planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj, konscias kaj povas informi pri la defioj kaj solvendaj taskoj kaj pretas agi al ties solvado.

Programskemo:
19-a de oktobro: Malfermo (9h00), faka programo, komuna vespero
20-a de oktobro: Daŭrigo de la faka programo ĝis vespero
Kotizo: 45 €, reduktite 30 € ; por prelegantoj kompreneble senkosta

La teknikajn aferojn de la restado (tranoktoj ktp.) solvos iu partoprenonto mem. Esperante pri via interesiĝo kun peto je respondo vin salutas nome de la preparkomitato

Herbert Mayer, respondeculo por Esperantomuzeo kaj Kolekto por planlingvoj

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/07 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/07