Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

Franca E-kastelo Grezijono invitas al feriado kaj E-kursoj

Esperanto-staĝoj en kastelo Grezijono en Francio okazos de la 7a de julio ĝis la 18a de aŭgusto 2007

Legu programon en:
http://gresillon.org/accueil.htm

Eblas elekti unu aŭ plurajn el la 6 someraj semajnoj.
Ĉiu semajno havas kurson en 3 gradoj, instruistoj venas el 8 diversaj landoj.
Aldona aktivaĵo: jogo, koruso, masaĝo, teatro, pentrado, dancado.

Cetere, Grezijono estas kastelo kun granda parko kaj kampadejo, vi povas promenadi, babili trinkante kafon, simple ripozi kaj ferii....


Por peti ke oni sendu al vi paperan version, skribu al:
kastelo(a)gresillon.org   post shanĝo de (a) al @
aŭ al:
Kulturdomo de Esperanto
Kastelo Grezijono
FR-49150 BAUGE  FRANCIO
telefono/respondilo: (+33) 241 89 10 34
retejo:
http://gresillon.org

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/07 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/07