Novaĵoj pri la 83a GEK en Braunschweig
-- LKK de 83a GEK informas
marto
2006
Freŝaj informoj, novaĵoj
ALIĜDATO 31.03.2006 por la dua aliĝkategorio. Do ne forgesu aliĝi ĝis la
fino de marto, se vi volas partopreni la kongreson pli favorpreze. La aliĝo
validas nur post pago de la kotizo!
Rekta retaliĝo eblas per
www.jubileagek.ic-herzberg.de .
(La retpaĝo de la kongreso estas kaj estos foje-foje refreŝigata por sekvi la
ŝanĝojn kaj informi pri novaĵoj.)
ALIĜINTOJ: la nombro de aliĝintoj atingis 120,
korajn gratulojn al n-ro 100: Petra Dückershoff el
Bochum! (Donacon ŝi ricevos dum la kongreso.)
Kiu estos n-ro 150? (Donaco: ŝi/li rericevos la aliĝkotizon!)
HOTELO: LKK rezervis hotelĉambrojn nur ĝis fino de marto! Rezervo validas
nur post kompleta pago!
Bonvolu ne forgesi rezervi vian lokon ĝustatempe!
AMASLOĜEJO: urbo Braunschweig solvos nian peton pri amasloĝejo; pri loko,
kostoj, kondiĉoj ni aparte informos post akiro de ĉiuj detaloj.
EKSTERLANDAJ GASTOJ: Renato Corsetti (prezidanto de UEA), Zlatko Tisljar
(sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio), Petro Chrdle (Ĉeĥio), Aida Cizikaite (Litovio)
Eksterlandaj partoprenontoj: el Hispanio, Hungario, Meksikio kaj
Nederlando
FAKKUNSIDOJ
LANDA AGADO: Jen alvoko al la landaj sekcioj:
Tiu kunveno celu trovi forumon por interŝanĝo de spertoj de la baza
Esperanto-movado. Ni komencu per jenaj faktoj:
- sinprezento, nomo de parolanto, landa ligo,
- ĉu agas estraro, kiom ofte jare, protokoloj, elektoj?
- membroprizorgado, aktualigado de adresaro, membrokotizoj,
- per kiaj metodoj atingi novajn membrojn, amikojn?
- ĉu ekzistas landa informilo, kiom ofte, amplekso, rete, papere, kiel
distribuata?
- landaj renkontoj, internaciaj aranĝoj?
- ĉu oni flegas/redaktas retpaĝojn?
- publika agado per gazetoj, radioj, informstandoj, prelegoj ktp.,
- kunlaboro kun ne-E-asocioj, urbo, entreprenoj,
- ĝemela kunlaboro per E.,
- kiel solvi internajn kverelojn.
Tiu skizo nur estu stimulo per kiu ĉiu landa ligo koncize prezentu sian agadon,
la plej valora estu la fruktodona, faka diskuto pri landa agado.
AGEI (Asocio de Germanaj E-Instruistoj): alvokas ĉiujn malnovajn membrojn
kunveni dum la kongreso kaj elekti novan estraron. Bona ebleco por novaj membroj
aliĝi kaj fortigi estontan instruagadon en Germanio! Bonvenon al ĉiuj!
EMAS (Esperanto-Ligo Malsupra Saksio): kunvokas siajn membrojn por
partopreno en la jarĉefkunveno dum la kongreso. Temos pri resumo de la aktivecoj,
planado kaj kunordigo de estonta laboro.
REVELO (Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo): Einladung zur
Landesversammlung
Hiermit lade ich alle Mitglieder des Rheinisch-Westfälischen
Esperanto-Verbandes (REVELO) zu einer ordentlichen Landesversammlung am
Montag, den 5. Juni 2006, um 9h00 nach Braunschweig, Hotel Mövenpick, Welfenhof/Jöddenstr.
3, ein. Die Tagesordnung ist die gesetzlich vorgeschriebene, diese Einladung
stellt die im Statut vorgesehene dar. Es sind ein neuer Vorstand und zwei neue
Kassenprüfer zu wählen. Zu dem Tagesordnungspunkt
„Verschiedenes“ können schriftliche Anträge an mich
gerichtet werden.
ASORTI: la fama muzikgrupo (4 personoj) el Litovio planas
rondvojaĝi en Germanio antaŭ aŭ post la kongreso en Braunschweig. Ili venos al
la postkongresaj tagoj en Herzberg (6-9 junio) kaj laŭplane koncertos en la
historia Kastelo de Herzberg la 8an de junio.
Koncert-turneo: Ili ofertas sian programon al aliaj urboj, E-grupoj,
asocioj, al ĉiuj, kiuj havas intereson kaj ŝatus, povus inviti la profesiajn
muzikistojn.
Ili povos kanti kun gitarakompano en malgrandaj rondoj, aŭ bezonos salonojn por
ĉirkaŭ 50-70 personoj por koncerti uzante siajn ekipaĵojn.
Bonvolu kontakti LKK-n!
DANKO: dankon al ĉiuj (malmultaj) kontribuantoj, kiuj sendis historiajn
materialojn por la ekspozicio kaj por la kongreslibro.
GLUMARKOJ:
Koloraj glumarkoj en diversaj versioj estas jam nun mendeblaj de la LKK:
1.) pri la 83a GEK en Braunschweig (teksto: 100 jaroj de Esperanto en Germanio,
1906-2006 Braunschweig, 83a Kongreso de GEA 2-5 junio 2006)
7 pecoj (po 63,5x38,1 mm) por 2 EŬR
2.) por la jubileo de GEA (teksto: 100 jaroj de Esperanto en Germanio, Jubileo
de GEA 1906-2006) 6 pecoj (po 60 mm diametro) por 1,50
EŬR 4 pecoj (po 40 mm diametro) por 1,50 EŬR
Bonvolu kalkuli al via mendo ankaŭ
la sendokoston. (Se la mendo atingas 10 EŬR , LKK transprenas la sendokoston.)
GRAVE: bonvolu ne forgesi la sekvan aliĝdaton: 31-03-2006
Por detalaj informoj pri la kongreso kaj por rete aliĝi bonvolu viziti la
retpaĝon de la 83a GEK:
www.jubileagek.ic-herzberg.de
En la nomo de LKK:
Zsofia Korody, Peter Zilvar, Otto Kern
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de