Fakseminario pri bibliotekoj, arkivoj kaj kolektaĵoj
-- Estimataj,
Ni kore invitas vin al la fakseminario pri bibliotekoj, arkivoj kaj al la Tago
de kolektantoj.
Rimarkinte la bezonon por informiĝi pri la laboroj, materialoj, kolektaĵoj de
E-bibliotekoj, arkivoj, E-domoj, privataj kolektantoj, en 2005 la unuan fojon ni
iniciatis fakseminarion por la aktivuloj resp. reprezentantoj. La unua
fakseminario (sub gvido de d-ro. sc. Detlev Blanke) donis multajn pozitivajn
impulsojn por la partoprenintoj.
Konstanta interagado (inter asocioj, privatuloj kaj ŝtataj bibliotekoj) estas
bezonata por trovi komunan bazon por konservado, katalogado (papere kaj
elektronike), interŝanĝado.
Arkivoj kaj bibliotekoj estas tre gravaj metiejoj por la plua sukceso de nia
movado.
Ĉi-jare kiel ĉefpreleganton ni invitis Marcus Sikosek el Nederlando.
Gravaj priparolendaj temoj povos esti ekz:
1) Kiel arkivoj kaj bibliotekoj povos helpi unu al la alia?
2) Unuecigo (akordigo) de la ordigsistemoj.
3) Taŭgaj storigsistemoj, troveblecoj kaj servoj por legantoj, uzantoj.
4) Problemoj de specialaj E-kolektaĵoj, ekz. glumarkoj, filatelaĵoj, afiŝoj,
pingloj, insignoj, fotoj, diapozitivoj, sonmaterialoj.
5) Kiuj katalogoj kaj kiel povas helpi?
6) Nova ampleksa libro kun ĉiuj arkivoj kaj bibliotekoj.
7) Viaj urĝaj fakbezonoj kaj tem-propronoj.
Ĉi tie
vi trovas provizoran programskizon. Bonvolu proponi vian prelegtemon, titolon,
alian formon de kontribuaĵo, indikante la bezonatan tempon, apartajn dezirojn.
Tiel ni baldaŭ povos finpretegi la detalan programon.
Bonvolu informi pri tiu kunveno ankaŭ aliajn gekolegojn, kolektantojn, ktp.
Anticipe ni dankas por via tuja aliĝo.
(Al eksterlandanoj ni povos helpi per konsiloj rilate al kunveturebleco, favoraj
biletoj).
Amikajn salutojn
Zsofia Korody Peter Zilvar Otto Kern
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de