Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Novaĵoj pri la 83a GEK en Braunschweig

-- LKK de 83a GEK informas

    februaro 2006

Jen resumo de ĝisnunaj faritaĵoj kaj kelkaj freŝaj informoj rilate al la 83a kongreso en Braunschweig (2-5 junio, 2006).

EKSPOZICIO
LKK interkonsentis kun la kulturagantoj de la urbo Braunschweig, kiuj montriĝis kunlaboremaj partneroj. La urbo disponigos por ni la konatan ekspoziciejon "Kulturinstitut - Stadt Braunschweig", kiu havas la nomon "Brücke" por ekspozicio rilate al Esperanto kaj la 100-jara historio de GEA.
Dum la daŭro de tiu publika ekspozicio (11.05-07.06) ni ofertos rapidkursojn kunlabore kun la Internacia Popolaltlernejo en Braunschweig kaj zorgos pri vasta gazetara informado.

PRELEGOJ
Inter la prelegontoj ni havos gravulojn kaj de la germana kaj de la internacia Esperanto-movado: krom la festprelego de d-ro Ulrich Lins ni havos la ŝancon ĝui prelegojn i.a.

de d-ro sc. Detlev Blanke, Wera Blanke, d-ro Werner Bormann, Peter Chrdle, Zlatko Tisljar.

FAKKUNSIDOJ
laŭtradicie kunsidos la fakaj asocioj de GEA, la Asocio de Germanaj E-Instruistoj (AGEI) planas reaktiviĝi kaj atendas novajn kunlaboremulojn.
Kunsidos ankaŭ la fervojistoj (GEFA) kaj mendis jam kunsidĉambron la Germana Esperanto-Centro (GEC/ICH).

KONGRESLIBRO
Reprezentantoj de landaj asocioj, klubestroj, ktp: por la kongreslibro (se vi ankoraŭ ne faris) bonvolu rapide sendi kelkpaĝan raporton pri via 100-jara agado!

EKUMENA DISERVO
La ekumenan diservon celebros en la bela Sankta Ulrici preĝejo la pastoro Peter Baess kaj pastro Albrecht Kronenberger.

KULTURAJ PROGRAMEROJ
Asorti, la fama muzikgrupo el Litovio akceptis la inviton de LKK. Ili ĝojos reviziti Germanion, ja ĝi estas la unua ekstersovetunia lando, kien ili vojaĝis por koncerti antaŭ 10 jaroj. Ili prezentos agrablan dancmuzikon, folkloraĵojn, konatajn kaj nekonatajn kanzonojn.
Klasikajn melodiojn kantos la profesiaj kantistoj el Herzberg, la t.n. Trio.
Buntan sinprezentadon planas la organizantoj de la 84a GEK en 2007 kun projekciado pri la sekva kongresurbo Hamburgo, kaj kantoj de Ralph Glomp.

EKSKURSOJ
Gifhorn: Internacia Muelila Muzeo, Herzberg: kastelo, E-Centro kaj E-biblioteko, urborigardado, Wolfenbüttel: urborigardado, historiaj vizitindajxoj.

POSTKONGRESO en Herzberg (6-9 junio)
Favorajn partoprenkondiĉojn ofertas Interkultura Centro Herzberg (Germana Esperanto-Centro) al tiuj, kiuj ŝatus plilongigi sian restadon en E-lingva medio.
La vizitontojn atendas varia kulturprogramo, ekskursoj, migrado en la Nacia Parko Harz. Estas en la planoj ankaŭ koncerto de muzikgrupo Asorti por neesperantista publiko en la urba kastelo.

Glumarkoj
Pretiĝos specialaj glumarkoj por la kongreso kaj la 100-jara jubileo.

ATENTON: alvoko de LKK al
-la fakaj kaj landaj asocioj (kiuj ankoraŭ ne faris): bv. mendi viajn kunvenĉambrojn, indiki la  

 tempobezonon kaj la proksimuman nombron de partoprenontoj
-aliĝontoj: bv. atenti la limdaton por la sekva aliĝperiodo: la 31a marto 2006.
Okaze de la jubilea jaro de GEA specialajn donacojn (valorajn librojn, repagon de partoprenkotizo) ricevas la 100-a kaj 150-a aliĝintoj!

Por detalaj informoj pri la kongreso kaj por rete aliĝi bonvolu viziti la retpaĝon de la 83a GEK:
www.jubileagek.ic-herzberg.de


En la nomo de LKK:

Zsofia Korody, Peter Zilvar
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de

 

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/06