Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Informoj kaj planoj de Germana Esperanto-Centro en 2006

Germana Esperanto-Centro  (Klerigejo de GEA)  en Herzberg=Harz

Karaj! Estimataj!
Okaze de la nova jaro ni deziras al vi ĝojon kaj bonfarton!

Dum la Vintra Semajno la 6an de januaro funkciuloj de GEC, la EGS-estraro kaj kelkaj kunlaborantoj (entute 12 partoprenantoj) kune bonvenigis la novan jaron kaj skizis la venontajn taskojn.

Post sukcesa jaro 2005 jen kelkaj aktualaj taskoj kaj programoj dum 2006:

1)   ĜEMELURBA PROJEKTO: unika modelprojekto uzi Esperanton kiel praktikan pontlingvon. En 2006 ni plilarĝigos la kontaktojn inter Herzberg kaj la pola ĝemelurbo Gora (cetere Esperantistoj en Gora festis kune kun la urbestro la Zamenhof-feston kaj gajnis novajn instruistojn, kiuj volas lerni Esperanton).
a: Esperanto-kurso en Herzberg komenciĝos je la 26a de januaro 2006.
b: Dum aŭgusto 2006 lernantoj el Gora kaj Herzberg havos en Herzberg 2-semajnan dumferian intensan lingvokurson.

2)   ARKIVO KAJ BIBLIOTEKO: daŭrigado de kataloglaboroj

3)   STUDSESIOJ: novaj studsesioj por klerigi Esperanto-kursestrojn kaj Esperanto-instruistojn.

4)   FAKSEMINARIOJ: por kolektantoj, arkivoj kaj bibliotekoj, trejnado de lingvokomisaroj

5)   ILEI-ekzamenoj kaj studsesioj kunlabore kun PSI en St. Andreasberg

6)   JUBILEA KONGRESO DE GEA: organizado de 83a GEK en Braunschweig (inkl. agado dum la jubilea jaro de GEA)
a: pretigo de ekspozicio pri 100-jara GEA en Braunschweig
b: pretigo de migradekspozicio

8)   GEFA-KONGRESO: organizado de fervojista kongreso dum aŭtuno 2006 en Herzberg

9)   INTERKULTURAJ VESPEROJ: ĉiumonataj prelegoj pri interesaj temoj por neesperantista publiko en ICH

10) TUTLANDAJ OKTOBRAJ PEDAGOGIAJ TAGOJ (TORPEDO) kun la ĉeftemo: instrumaterialoj, instruhelpiloj

11) LINGVOKURSOJ por ĉiuj niveloj (semajnfinaj kaj dumsemajnaj). 

12) EKZAMENOJ: ni estas konstanta ekzamenejo de GEI. Ankaŭ preparkursoj eblas.

13) Nunaj E-kursoj:
a) 10 lernantoj en meza lernejo
b) perfektiga kurso por kunlaborantoj de ICH
c) infankurso kun entute ĝis 9 infanoj
d) kurso en gimnazio (ekde feb. 06) jam 12 lernantoj aliĝis.
e) urba E-kurso ekde 26a de januaro 2006
f) VHS-kurso en Northeim

Por detala jarprogramo 2006 bonvolu rigardi nian retpaĝaron
http://ic-herzberg.de aŭ por kluboj, interesiĝantoj laŭpete ni sendos ĝin poŝte.

Venu, vidu, spertu: partoprenu, helpu kaj subtenu la multflankan agadon por nia komuna Esperanto-movado.
Bonvenon!
La novjar-bonvenigan foton vi povas vidi ĉe: 
www.fotos.web.de/esperanto-zentrum/Programoj

Korajn salutojn el "Koromonto":

Marika Frense   Zsofia Korody    Otto Kern  
Kuba Rybczynski   Harald  Mantz  Peter Zilvar

*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/06