Cirkulereto 2 rilate al la GEK Braunschweig kaj 100-jara jubileo de GEA
Karaj!
Prefere por gejunuloj kaj eksterlandaj gastoj ekzistas
favorprezaj tranokteblecoj
en lernejo de Braunschweig. Bonvolu kontakti nin aŭ s-ron Andreas Diemel (prezidanto
de GEJ) aŭ s-ron Christoph Krick.
Po tranokto en lernejo (sur via matraco en via dormsako)
vi nur devos pagi 4,50 EUR, do por 3 tranoktoj entute 13,50 EUR.
Por gejunuloj ekzistas tre favorpreza aliĝkotizo por la GEA-kongreso en la
jubilea jaro de GEA. GEA fondiĝis en la jaro 1906 en Braunschweig.
Cetere okazos jubilea Esperanto-ekspozicio ĉe
kulturinstuto de urbo Braunschweig ankaŭ konata je la nomo: "Die Brücke".
La kongreso mem okazos en la belega hotelo "Mövenpick" en la centro de la
grandurbo.
Bonvolu antaŭanonci vian alventempon kaj restadtempon ĉe Andreas Diemel aŭ
Christoph Krick aŭ ĉe ni jam nun. La favorprezaj tranokteblecoj en la lernejo
estas limigitaj!
Do, bonvolu tuj aliĝi aŭ ĝis la unua de majo 2006!
Jam ĉirkaŭ 170 homoj aliĝis ĝis nun kaj ŝajnas, ke ne plu
disponeblas tranokteblecoj en nia kongreshotelo.
Amikajn salutojn de LKK (en la jubilea jaro GEA)
Zsofia Korody Peter Zilvar Otto Kern Sachsa Eisenträger
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de