Cirkulereto 1 rilate al la GEK Braunschweig kaj 100-jara jubileo de GEA
Karaj!
1) La urbo Braunschweig jam varbas sur sia hejmpaĝo por Germana
Esperanto-Kongreso (GEK) kaj nia jubilea Esperanto-ekspozicio sub la temo
"Esperanto - gestern - heute und morgen" ĉe la urba kulturinstituto "Die
Brücke". La urbo Braunschweig dispropagandos tion per "Veranstaltungskalender",
ktp. Krome okazos Esperanto-rapidkursoj.
Bonvolu alklaki
www.braunschweig.de kaj enskribi sub „Suchbegriff“
la vorton Esperanto.
La oficiala inaŭguro de nia ekspozicio okazos je la 10a de majo 2006 je la 11a
horo. Estas bone, ke ni trovis kooperativeman partneron.
2) La 24an de aprilo ni komencis elekti kaj ordigi la materialon por nia
GEA-jubilea ekspozicio. Entute ni havos 30 bildkadrojn je formato 100 cm x 70
cm. La aliaj eĉ estos pli
grandformataj.
Se vi hazarde ankoraŭ havas ideon aŭ taŭgan materialon (pri historio +
argumentoj, uzeblecoj), bonvolu tuj sendi ĝin al ni.
Amikajn salutojn
Peter Zilvar Zsofia Korody Sascha Eisenträger
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de