E-lingvaj vojmontriloj en Herzberg: rezulto de
persista varbagado
Kiel ni atingas, ke pli kaj pli da
homoj havas informojn pri Esperanto kaj nun jam eĉ oficialaj vojmontriloj
montras la vojon al nia Esperanto-Centro?
Karaj legantoj!
Jen resumaj informoj pri niaj varbagadoj en Herzberg kaj ĉirkaŭaĵo dum la lastaj
monatoj:
Konstante okazas dialogo kun la urbdomaj dungitoj kaj kunordigante nian agadon
kun la urbaj instancoj (urbestro, funkciuloj), ni sukcesis vaste varbi:
1) ni fiksis pli ol 100 varbafiŝojn dise en la urbo,
2) pli ol 1.500 flugfoliojn pri lingvo Esperanto kaj nian jarprogramon ni
disdonis en dompoŝtkestojn,
3) ĉiuj aktivaj asocioj en Herzberg (kaj en siaj vilaĝoj: Pöhlde, Scharzfeld,
Lonau kaj Sieber) kaj la surlokaj hoteloj, pensionoj ricevis informleteron kun
lernolibreto de s-ro Schiffer,
4) ni informis en la lernejoj, ekzemple en la regiona gimnazio ĉeestis ĉirkaŭ 80
geinstruistoj kaj reprezentantoj de la gepatroj, ktp.
5) regule aperas diversspecaj gazetartikoloj (ofte kun fotoj) en la regiona
gazeto (en la unuaj dek semajnoj de 2006 jam 12 artikoloj),
6) unufoje monate ni invitas la ne-esperantistan publikon al la germanlingvaj
prelegoj de la Interkulturaj Vesperoj. Pri tio informoj troveblas ankaŭ inter la
kulturprogramoj de la urba retpaĝaro,
7) la pilotprojekto (uzi Esperanton kiel pontlingvon por la civitanoj kaj
asocioj) inter la ĝemelurboj Herzberg kaj Gora estas en bona evoluado. Ni havas
abundan tutjaran programon, ekzemple
inter la 11a - 13a de aprilo 2006 venos delegacio kun 5 Esperanto-geinstruantoj
el Gora,
NOVAĴO:
8) lastan ĵaŭdon kaj vendredon (16./17.03.06) la urbo transdonis al ni kaj ni
fiksis en Herzberg 8 vojmontrilojn kun la teksto "Esperanto-Centro", de la
stacidomo tra la urbocentro ĝis Grubenhagen strato! Ni dankas ankaŭ al GEA pro
la ĉi-rilata financa subteno.
Kelkajn fotojn pri tiu unika evento kaj pri la novaj vojmontriloj vi trovos sur
nia hejmpaĝo aŭ rekte ĉe:
http://fotos.web.de/interkultura-centro/vojmontriloj
Bonvenon al "Koromonto", trovu vian vojon al nia centro laŭ la Esperantlingvaj
vojmontriloj!
Pluaj informoj sekvos.
Amikajn salutojn
ekzemple Zsofia Marika Harald Kuba Matthias Otto Petro
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de