Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Esperanto en Katolika Foiro en Saarbrücken

 

Saluton!

 

Jen aktualaj informoj pri la Esperanto-aktivaĵoj en la 96-a Germana Katolika Foiro (Katholikentag) en Saarbrücken, 24.-28.05.2006:

 

- Esperanto-informtendo organizata de IKUE kunlabore kun GEJ troviĝos ĉe la bordo de la rivero Saar antaŭ la Kongresa Halo "Congresshalle", ĉirkaŭ 1 km sude de la ĉefa stacidomo de Saarbrücken.  

   Ĝi estos malferma de ĵaŭdo (Ĉielira Festo) ĝis sabato kaj havos la standonumeron TBC609. Verŝajne - sed ne tutcerte - la stando estos alirebla ankaŭ sen enirbileto.

 

- Ĉefepiskopo Jakubinyi el Alba Iulia, Rumanio, celebros Sanktan Meson en Esperanto sabate je 18h00 en la preĝejo de S-ta Antonio en Saarbrücken. Kompreneble ne necesos ia enirbileto por  

  partopreni la Meson.

 

Helpantoj por la stando ankoraŭ estas serĉataj. Kiu rapide respondas, evenutale povos akiri ankoraŭ senpage unu el niaj 6 biletoj por kunlaborantoj (Mitwirkendenkarten).

 

Bedaŭrinde ankoraŭ ne estas klare, ĉu ekzistos eblecoj tranokti ĉe esperantistoj en la regiono de Saarbrücken. Se iu povas oferti tranoktejojn, ni tre ĝojus, ĉar alikaze restus nur amasloĝejoj.


Amike
Ulrich Matthias
 

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/06