Deklaro okaze de la tago de gepatraj lingvoj:
21-a de februaro 2006
La 21-an de februaro estos celebrata
en la mondo la Internacia Tago de Gepatraj Lingvoj la sesan fojon. Ĉi-jare
Unesko, la inciatinto de la celebrado, intencas substreki la lingvan diversecon,
alivorte la neceson pluteni la mondon lingve plureca. Interalie konferenco kun
tiu temo kiel titolo okazos en la sidejo de Parizo kun partopreno de la plej
altaj funkciuloj de la organizaĵo, ĝuste por marki la gravecon de ĝi.
Oni prezentos la sekvojn de la malapero de lingvoj kaj la inciatojn por malhelpi
tiun malaperon en ĉiuj mondopartoj.
Apartan atenton oni dediĉos ankaŭ al la iniciato de la Afrika Unio, kiu deklaris
la jaron
2006-an "Jaro de Afrikaj Lingvoj" dum
la Speciala Kunsido pri Kulturo kaj Edukado de la Pinto-konferenco en Ĥartumo
fine de la pasinta monato.
La Esperanto movado ankaŭ ĉi-jare aliĝas al la celebrado de tiu tago, kies gvida
ideo estas esenca parto de la idearo de la Esperanto-komunumo, kaj kiu koincidas
kun la Semajno de Internacia Amikeco, iniciatita de Universala Esperanto-socio
antaŭ kvar jardekoj.
Esperanto ne celas anstataŭigi aliajn lingvojn sed nur utili kiel dua lingvo
neŭtrala, ne portanta la interesojn de tiu aŭ alia granda lando, kaj per tio mem
protektanta ĉiujn lingvojn, grandajn kaj malgrandajn. La tago, cetere, estis
kreita por doni atenton al la gepatraj lingvoj, kiuj estas lingvoj de
malplimultoj enlandaj kaj de malgrandaj landoj en la monda sceno.
La Esperanto-movado de ĉiam atentas
pri tio kaj ni povas fieri, ke en ĉiuj situacioj ni provis fari ĉion eblan por
favori per Esperanto ĝuste tiujn lingvojn.
Ni estas konvinkitaj pri tio, kion diris Gandhi pri la graveco de gepatraj
lingvoj:
"... vera edukado ne eblas per
eksterlanda rimedo...sole la hejma medio povas stimuli spiritan originalecon en
la plej multaj personoj" kaj samtempe pri tio kion diris Zamenhof: "La lingvo
internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj [...] la eblon
komprenadi unu la alian, sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon
de la popoloj."
Tiun koncepton resumas daŭre nia slogano "Ĉiu rajtas lerni sian gepatran lingvon
kaj la internacian lingvon Esperanto", en la afiŝo subtene al la Tago de
gepatraj lingvoj de Unesko, kiu estas elprenebla el la ret-paĝoj de UEA:
http://www.uea.org/informado/gepatralingvotago.html
.
Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------