Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

*********************************************************
INFORMITALE 62
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************

 

Torino 2006: olimpikaj tagoj

 

Inter la 10an kaj la 26an de Februaro 2006 Torino gastigos la vintrajn olimpikajn ludojn.

La Torina Esperanto-Centro ofertas al la ge-esperantistoj kiuj intencas spekti la sportan aranĝon la eblecon gastiĝi en la sidejo de la esperanto-centro mem,

en la koro de la olimpika kvartalo.Eblos gastigi ne pli ol 6 personoj.

La dormo estos sur-planka (laŭ eble sur faldo-litoj). La sidejo disponas je kuirejo por memzorga restado.
La kosto de la memzorga restado estos de 10 Eŭroj nokte po persono.

Estas bezonata plej eble frua sin anonco kun indiko de la tagoj dum kiuj oni planas restadi en Torino kaj antaŭpago de 3 Eŭroj por ĉiu planita tago.

Por pli grandaj grupoj eblas esplori aliajn eblecojn.

Por informoj pri la Olimpikaj Ludoj Torino 2006
http://www.torino2006.org/

Por informoj pri la urbo Torino
http://www.comune.torino.it/canaleturismo/

Informoj kaj rezervoj por restado ĉe sidejo de Torina Esperanto-Centro:
Rosanna Perottino - Tel. +390112055894
Kasistino de TEC

Antaŭpagojn sendu al
PĈK n.13691100 de "Esperanto Centro di Torino, via Stradella 42 - Torino"

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio
Itala Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/06