Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Horizonto Nova

 

Mi vivis dum mia tuta Esperanto-vivo en TEJO kaj poste en UEA. Ekzistis tiam aliaj E-orgnizaĵoj. Kial nur al UEA mi aliĝis ? Simple mi havas miajn amikojn ĉefe en UEA, pro la sorto. Tial mi laboris por Agado de UEA en Afriko. Nenion malbonan mi diras pri aliaj agadoj. Dekomence ni laboris kolege, komplemente. La horizonto estis pli vasta ol mia, tion mi sciis kaj bonvenigis.

Dum mia laboro mi ĉiam pensadis pri transpreno de la laboroj fare de afrikanoj. En mian horizonton eniris multaj afrikanoj, kaj mi trovis en Togolando homojn kapablajn por tiu ĉi laboro. Tio okazis en 1997.
De tiam ĝis nun Togolandanoj transprenis preskaŭ ĉiujn taskojn de mi, kaj elpensis mem aliajn. Ili okupiĝas diligente pri kursoj perkorespondaj, eldonado de libroj de afrikanoj, disdonado de lerniloj (ofte donacataj de UEA, IEI, SAT-Amikaro kaj aliaj asocioj au unuopuloj) organizado de seminarioj, ekzamenoj, ktp.
Tiun agadon partoprenadis dekoj (kaj pli) da helpemaj esperantistoj ekster Afriko. Ilia helpado estis kolosa. Multaj fariĝis fidelaj amikoj de la Afrika movado. Multaj fariĝis fidelaj donacantoj de Afrika Fondaĵo de UEA.
Tiu horizonto ekzistis dum la jaroj de 1997 ĝis 2005.

Ekde septembro 2004 la centro de tiu ĉi agado fariĝis nova lernejo: Instituto Zamenhof (IZo) en Togolando. En la komenco tiu lernejo disponigis laborejon por la Esperanto-agado. Poste la kunloĝado evoluis al komuna agado: instruistoj kaj Esperanto-agantoj estas la samaj homoj.
Tie nun laboras la transprenantoj, pli ĝuste la transprenintoj de miaj laboroj. Ili perfekte plenumas la laborojn, diligente kaj glate. Denove ŝanĝiĝis la horizonto. Evoluo estas naturo leĝo.

Kaj la evoluo ne ĉesis. La agantoj en Instituto Zamenhof malkovris alian horizonton: la Esperanto-kulturon kaj ĝian signifon por Afriko. La alia laboro ne ĉesis sed vastiĝis. Nun ĵus deko da afrikaj esperantistoj trejniĝis pri Esperanto-kulturo kaj historio dum tuta semajno jarfina en IZo.
Afrikanoj lernu ne nur la gramatikon, sed ankaŭ ili  enprofundiĝu en Esperanto kiel ideo kaj movado. Nur tiel ili povos bone  agadi por la movado en Afriko.

La partoprenintoj estas ege kontentaj pri  la lernado kaj proponas ke tio okazu ofte sur la kontinento.
IZo estas preta helpi tiujn, kiuj en sia propra lando volas organizi ion tian. Do plia tasko aldoniĝis al aliaj multaj, kiujn ĝi jam transprenis de mi.

Ĉiuj laboroj E-aj en IZo estas enkadrigitaj en la alo "ACE" (Afrika Centro Esperantista). ACE nek IZo estas partoj de iu alia organizaĵo.
Ili estas memstaraj, kaj volas resti tiaj. ACE havas sian lokon en la vasta afrika agado nun ekzistanta.
ACE plu laboros pri la samaj taskoj kiujn iam mi mem faris. Ĝi korespondas kun ĉiuj afrikaj Esperantistoj, klopodos trovi solvon al iliaj problemoj, disponigas kursojn kaj diplomojn al ili, trovos korespondanotojn por ili, kunlaboras/servas kun/al ĉiuj Esperantistoj tra la mondo.
Kluboj kaj landaj asocioj, eĉ unuopuloj, kiuj ŝatus efektivigi planon pri disvastigo de Esperanto en Afriko, ne hezitu kontakti ACE. Tiu ĉi foje povos eĉ helpi laŭ sia kapablo solvi privatajn aferojn de esperantistoj.

Tiom kiom mi pluhavas energion por labori mi partoprenas en la laboroj de IZo, ACE kaj UEA.
Por Esperanto en Afriko, vi povas turniĝi al UEA, sed ankaŭ al ACE. Tiu ĉi estas proksima al afrikanoj kaj bone komprenas ilin.

Progresu Esperanto en Afriko, kaj kresku Esperanto-kulturo sur la  kontinento. Jen en kelkaj frazoj resumiĝas la celo de ACE.  Ĝi volas esti nova vastiĝo de la horizonto.

Hans Bakker, iama komisiito de UEA pri Agado en Afriko.

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/06