Invito prelegi ĉefe por ne-eŭropanoj kaj ne-nordamerikanoj
UEA INVITAS PRELEGI EN LA FLORENCA IKU-SESIO
Dum la 91-a UK en Florenco okazos la 59-a sesio de
Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj
personoj kun simila kvalifiko.
UEA nun invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn pri
prelegoj al la sekretario de la IKU-komisiono,
prof. dr-o Christer Kiselman
Poŝtkesto 480
SE-751 06 Uppsala
Svedio
plej laste 2006-01-31.
Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore
kun UEA. Membroj de AIS povas samtempe proponi kursojn, kies unua lekcio povus
esti parto de IKU.
Propono enhavu:
(1) mallongan (ĉ. duonpaĝan) resumon de la prelego en Esperanto
(2) koncizan (ĉ. duonpaĝan) biografieton kun persona bibliografio
kaj
(3) foton taŭgan por publikigo.
Aparte bonvenaj estos prelegoj rilataj al la kongresa temo, kiu estas "Lingvoj,
kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo". La samo validas por junaj
kandidatoj kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU.
Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos
rekompencita per modesta honorario. Ĉiu proponinto estos informita pri la
decido de la Estraro de UEA plej laste 2006-04-15 kaj, kaze de akcepto, sendu
sian tekston al la Centra Oficejo plej laste 2006-05-31. Pliaj detaloj troviĝas
en la IKU regularo, rete konsultebla ĉe
http://uea.org/dokumentoj/iku_regularo.html .
*****
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------