*********************************************************
INFORMITALE 73
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
Universala Kongreso 2006 - Florenco
Studo-tago honore al Bruno Migliorini
La Akademio de Esperanto, kunlabore kun la Akademio de la itala lingvo (Accademia della Crusca), la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS)
kaj la Universitato de Florenco aranĝas stud-tagon honore al Bruno Migliorini:
Vojoj de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo.
Dato : 28-a de julio 2006-a dum la tuta tago.
Loko: Universita' di Firenze, Facolta' di Lettere e Filosofia, Piazza
Brunelleschi, 3-4, 50121 Florenco
Oni antaŭvidas prelegojn de italaj lingvistoj en la itala kaj de esperantistaj
interlingvistoj en Esperanto.
Sinanoncojn pri temoj ligitaj al interlingvistiko kaj esperantologio, laŭeble,
sed ne nur, en rilato al Bruno Migliorini, oni sendu al Renato Corsetti, Via
del Castello, 1, IT-00036
Palestrina, Italujo.
Sinancojn pri simpla partopreno sen prelego ankaŭ bonvolu sendi al la sama
adreso.
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------
***************
Pliaj informoj pri la UK ĉe:
www.ukflorenco2006.it
Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/informitale/
LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo,
Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton:
"Assessorato al Turismo di Firenze"
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio