Esperanta futbalteamo volas kvalifiĝi por la 2010- Monda Pokalo en SudAfriko
<http://www.laloko.org/>
22. marto 2006
*Esperanta futbalteamo volas kvalifiĝi por la 2010- Monda Pokalo en
SudAfriko.
*La inicantoj de la teamo estas la artistoj* Olof Olsson* kaj *Daniel
Salomon*, kiuj kunlaboras sub la nomo La Loko. Olsson kaj Salomon estos
en Berlino
inter jaŭdo la 23a kaj lundo
la 27a de marto por promocii sian projekton. *Vendredon
la 24an de marto* ili estos disponeblaj por
intevjuoj ĉe la *Hotelo Adlon.*
*Esperanto* estas internacia lingvo, kiu estis konstruita de Dro L. L.
Zamenhof je la fino de la 19a jarcento. Lia celo estis krei neŭtralan
lingvon, kiu estas facile lernebla,
por ke malsamaj
lingvokomunumoj povu komuniki anstataŭ batali.
*La Loko* uzas Esperanton en projektoj reflektantaj pri lingvo, kulturo,
teritorio kaj ekonomio. Antaŭe ili surbendigis la unuan esperantan
sitkomon en la mondo
kaj lanĉis la esperantan
rapidmanĝejoĉenon Ovo.
Per lanĉi esperantan futbalo-teamon, La Loko proponas al la ludantoj
kaj la fervoruloj futbalon sen nacia ŝovinismo.
La Loko ĉeestos en Germanio dum ĉi somera Monda Pokalo kaj lobios
FIFA-n direkte, kaj ankaŭ ĝiajn anojn kaj ĝiajn asocianojn.
Ĉi somere la Esperanta futbalteamo ludos matĉojn en
Kopenhago (20 majo), Rejkjaviko (17 juno) kaj Sarajevo
(12 aŭgusto).
La Loko provas nuntempe aranĝi matĉon en Berlino en Julio.
Por rendevuoj kaj ceteraj informoj, bonvolu kontakti la informadestrinon
de La Loko en Berlino, Johanna Domke
retpoŝte
aŭ telefone +49 (0) 178 60 66 218.
www.laloko.org