Birdoj flugas trans kontinentojn (peto pri libroj)
Jean Codjo skribis:
Karaj gesamideanoj,
Migrado de birdoj ĉiam estis/as bela okazaĵo ĉie ajn sur nia terglobo. Nun, ĝi
pli kaj pli kreas zorgojn ĉe homoj pro kialoj, kiujn ĉiuj el ni sufiĉe bone aŭ
malbone konas.
En Esperantujo ni delonge konas alian migradon: tra nia ĉielo daŭre flugas
libroj. Tiujn flugojn afrikanoj ĝoje bonvenigas. La librotrafiko estas tute
densa; ĝi libere trovas sian vojon al ĉiaj direktoj. Flugas libroj de Bruselo al
Togolando, de Britujo al Suda Afriko, de Roterdamo al Tunizio, de Japanujo al
Kongo, de Aŭstrujo al Niĝerio, de Brazilo al Burundio,....kaj pli kaj pli
lastatempe al Benino.
Tie ili atingas la Afrikan Oficejon de UEA, kiu okupiĝas pri plusendo al grupoj
kaj unuopuloj kiuj sendas petojn al tiu oficejo. Temas pri lernolibroj kaj
legolibroj por komencantoj kaj progresintoj, por infanoj kaj plenkreskuloj.
Niaj flugoj ne dependas de sezonoj: ili eblas tra la tuta jaro!
Viajn sendojn do eblas ĉiam direkti al:
Afrika Oficejo de UEA
BP 416
Lokossa-Mono
Respubliko Benino/République du Benin
tel: +229-95965124
Retadreso: <afrika.oficejo @ uea.org> [forigu la spacojn ĉirkauŭ la @]
Vi povas legi pri materialo bezonata je:
www.tejo.org/uea/petataj_libroj .
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------