Progreso en Maŭricio: Video pri koncerto de Mary-Jane Gaspard
Pri la progreso de la poresperanta agado en Maŭricio:
Ĝangalo prezentas filmeton pri la sukcesa svisa koncerto de la hindoceana
kantistino Mary-Jane Gaspard. Vi povas spekti ĝin je:
http://gxangalo.com/modules/debaser/singlefile.php?id=113
aŭ:
http://tinyurl.com/743z3
Dum la unua eŭropa turneo de la junulino el insulo Maŭricio, la kanto "Nur Amiko"
estis tre pozitive bonvenigita far' la publiko.
La antaŭnelonga apero de tiu kanto sur KD estas signifa atingo de la
agado Esperanto en Maŭricio.
Mary-Jane kandidatas ankaŭ en la muzika konkurso "La Verda Stelo" de
http://internacia.tv
Pliaj etapoj de la agado estas pretigataj. Proksimiĝas la tempo kiam vi
povos pasigi viajn tropikajn feriojn ĉe
esperantistoj Maŭricie.
Kial ne, jam en la nova jaro 2006? (Feliĉan!)
Kunlaboremuloj kaj/aŭ feriemuloj kontaktu:
esperanto-en-mauricio @ kontakto.info (sen la spacoj apud "@")
La KD kiu enhavas ankoraŭ 7 aliajn kantojn laŭ la ritmoj de la segao, en la
kreola lingvo, estas akirebla ĉe:
http://www.madir-music.com/
http://www.madir-music.com/Mary-Jane_Gaspard.html
Kun koraj salutoj,
Stefano Keller
Esperanto en Maŭricio
http://www.kontakto.info/esperanto-en-mauricio.html
********************************************