Naskiĝis EEG, Esperantlingva Etnonoma Glosaro!
Se vi iras al la adreso www.geocities.com/ikeldv/ vi trovos la TTT- ejon de IKEL, la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj. Klakante en ĝi sur EEG, vi alvenos
al la paĝo www.geocities.com/ikeldv/etnoglosaro.html kie vi trovos la nomojn en Esperanto de diversaj etnoj kaj popoloj de la mondo.
La listo baziĝas sur jardekoj da redaktado de "Etnismo" kaj sur la koncerna akumulita sperto, sed povas ĉiumomente esti kompletigata kaj plilongigata,
ĉar la etnoj kaj minoritatoj en la mondo estas multaj,
kaj ne pri ĉiuj ĝis nun okupiĝis IKEL kaj la
Esperanto-movado.
Kompletas tamen la partoj pri Eŭropo kaj eksa Sovetunio.
Bonan konsultadon!!!
Daniele Vitali, prezidanto de IKEL
Istvan Ertl, estrarano de IKEL por la rilatoj kun la Esperanta
gazetaro