Fondata firmao por filmoj en Esperanto - Filmoj Imagu
La firmao "Filmoj Imagu" estis ĵus fondita kaj atendas la
oficialigon en Brazilo. La fondintoj estas
Joe Bazilio Costa
/ Karen Pereira
Rua Gal. Carneiro, 246-A
35570-000 - Formiga - MG - Brazilo
55-37-3322-2556
Post unua prov-filmeto (14-minuta) bazita je ĉina rakonto de la libro Oranĝa
Ombrelo oni decidis iri al pli ambiaciaj projektoj.
Sekve de subteno de kelkaj esperantistoj "Filmoj Imagu" nun realigas filmon el
la libro „Gerda Malaperis“ de Claude Piron.
Oni jam filmis 9 ĉapitrojn kaj, dum la cetera parto de tiu monato kaj en la venonta, filmos aliajn 7 ĉapitrojn.
La ceterajn oni filmos en majo kaj. laŭ la plano, ĉio (filmado,
muntado, surdiskigado, pakado, ktp) devos esti preta ĝis la mezo de junio.
La oficiala paĝaro estas
http://www.imagufilmo.org, kie oni trovas informojn
pri la projekto, fotojn kaj povas antaŭaĉeti la DVD-on.
La ĝenerala intenco estas filmigi bonajn verkojn en Esperanto kaj fari almenaŭ
unu filmon jare, kaj samtempe produkti DVD-ojn kun tre bonaj lerno-materialoj
filmforme.
Ĉiaspeca kontribuo estas bonvena, ekzemple: aparatoj, mono, ideoj por novaj
filmoj, aktorado, sugestoj, disvastigado, subvencio, antaŭaĉeto de DVD-oj,
verkoj, ktp.
Estas revo de multaj geamikoj en Brazilo kaj en Pollando ke ni filmu la vivo de
Zamenhof, sed por tio ni bezonos multe da pacienco, bonegan verkon pri lia vivo,
kaj kompreneble monon kaj tempon. Sed tio estas ideo por
la venontaj jaroj...ni atendu pacience...
Antaŭmendoj de la filmo "Gerda malaperis" estas fareblaj pere de la konto ĉe
UEA: arep-z. La prezo por antaŭaĉeto estas 16 eŭroj ( + sendokosto: 6 eŭrojn).
Ankaŭ alia ĝenerala financa subteno estas realigebla tra tiu konto.
Korespondu kun Joe: Joe Costa/Karen Pereira
de Joe Costa
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------