*********************************************************
INFORMITALE 68
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
"La gefianĉoj" aperis en la serio Oriento-Okcidento
La italoj estas konindaj ne nur pro
la bela klimato, la napolaj kantoj kaj la pico. Ili estas konindaj ankaŭ kiel "popolo
de la libro".
Temas pri la sola libro en Italujo, pri kiu ĉiuj scias. Kelkaj homoj memoras
tutajn pecojn parkere. Ĝi eniris la lingvon per multaj dir-manieroj
derivitaj el ĝi, kaj ĝiaj rolantoj: la kamparano, la advokato malfacile
retorikanta por trompi kamparanojn, la bonegulo,
la sanktulo, la malbonegulo, regule estas uzataj por priskribi nuntempajn homojn.
"La gefianĉoj" („I promessi sposi“ en la itala) estas verko de Alessandro
Manzoni, kiu verkis en la 19-a jarcento, kaj priskribis
eventojn okazintajn antaŭ jarcentoj en norda Italujo. Fakte temas
pri la mistraktado fare de la tiamaj potenculoj al
la tiamaj malpotenculoj
kaj pri la rolo de la eklezio protekte al la popolo (eĉ se foje alianca
al la regantoj). Nenio nova sub la suno.
Ĝi aperis en la serio Oriento-Okcidento de UEA en la kadro de la laboroj antaŭ
la Universala Kongreso en Florenco ĉi-jare.
Se vi volas koni la homojn en la kongresa lando, ne maltrafu ĝin.
La libroservo de
Itala Esperanto-Federacio (Via Villoresi, 38,
IT-20143
Milano, Italujo) vendas ĝin je 27 eŭroj + sendokostoj al
eksterlando (triona rabato por aĉetoj de 3 aŭ pli multe da ekzempleroj).
Aĉetebla ankaŭ en la libroservo de UEA.
***************
Pliaj informoj pri la UK ĉe:
www.ukflorenco2006.it aŭ
<informoj@ukflorenco2006.it>.
Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/in
formitale/
LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo,
Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton: "Assessorato al Turismo di
Firenze"
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio