Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Novaĵoj de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio ( ĈEA) (laŭ ĈEA-retkomunikoj 2/2006)

 

ĈEA-RETKOMUNIKOJ estas neregula informilo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio por ĉiuj rete atingeblaj ĈEA-membroj, sed ankaŭ senpage sendata al
nemembroj, kiuj per ajna maniero montris intereson pri Esperanto-movado en Ĉeĥio.

 

ENHAVO


1. Aktualigita kalendaro de Esperanto-aranĝoj en Ĉeĥio
2. Novaj 2 lernolibroj de Esperanto ĵus aperis
3. Ĉeĥa Esperanto-Junularo aktivas
4. Laŭdinda propagando de Esperanto

 

1. AKTUALIGITA KALENDARO DE ESPERANTO-ARANĜOJ EN ĈEĤIO:

SABLA PRINTEMPO en Písek, 2006-04-08, Renkontiĝo aranĝita de la loka E-klubo "La Ponto".

Informoj: pavladvorakova@tiscali.cz

SEMAJNA LINGVA SEMINARIO EN SKOKOVY, tradicia aranĝo de Asocio de Esperantistoj-Handikapitoj, okazos printempe 2006-04-18/23

kaj aŭtune 2006-10-16/22 en la pensiono Espero en la vilaĝeto Skokovy (nord-orienta Bohemio).

Pli da informoj sur: www.mlboleslav.cz/esperanto

ADONIDO (HLAVÁČEK) EN RATÍŠKOVICE - VRACOV,  2006-04-21/23. Renkontiĝo de amantoj de la naturo kaj bongusta vino.
Informoj:
melicharkova@quick.cz

MAJA RENKONTIĜO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO, 2006-05-13/14 en Přibyslav, omaĝe al la elstara esperantisto Jan Filip,

devenanta el ĉi tiu urbo kaj tie ankaŭ entombigita.

Informoj: m.svacek@seznam.cz

TRADICIA RENKONTIĜO DE ESPERANTISTOJ EL Ĉ
EĤIO, POLLANDO KAJ SLOVAKIO SUR LA PINTO DE CZANTORIA, 2006-06-18.

Informoj: suchanekj@seznam.cz

EKOTURISMA SEMINARIO (EKOTUR), 2006-07-01/08 en la urbeto Dobřichovice (apud Prago) kaj ties ĉirkaŭaĵo. La seminario invitas ekoturistojn -

kaj biciklistojn kaj piedirantojn.
Ili iom konatiĝos kun la montetaro ĉirkaŭ Dobřichovice, kun Bohemia Karsto kaj dum unu tago ili vizitos ankaŭ Pragon.
Informoj:
www.kava-pech.cz/ekotur

LA 59-A KONGRESO DE INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA (IKUE), 2006-07-08/15 en la grava pilgrimloko Velehrad (suda Moravio).
Informoj:
www.ikue.org, aŭ: <m.svacek@seznam.cz>

SOMERA ESPERANTO-TENDARO (SET) en Lančov estos organizata en tri etapoj: la 1-a: 2006-07-02/15, la 2-a: 2006- 07-16/29

kaj la 3-a: 2006-07-30/08-12. En ĉiu etapo okazos ankaŭ kurso de Esperanto.

Informoj: podhradska@volny.cz

LA 28-A RENKONTIĜO DE ESPERANTAJ FAMILIOJ (REF), 2006-07-15/29 en Pilský Mlýn.
Eblas aliĝi nur por unu semajno.

Informoj: pavladvorakova@tiscali.cz

RENKONTIĜO DE EKS-TENDARANOJ (de SET), 2006-08-11/13 en SET Lančov.

Informoj: podhradska@volny.cz

LA 56-A KONGRESO DE KRISTANA ESPERANTISTA LIGO INTERNACIA (KELI), 2006-08-12/19

en la vilaĝo Strážné (la montaro Karkonoŝo, nord- orienta Bohemio).

Informoj: cea.polnicky@quick.cz

LA 11-A KONFERENCO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO, 2006-09-22/24, en la sudbohemia urbo České Budějovice.

Dum la konferenco estos spaco por la ĈEA-sekcioj organizi tie propran kunvenon. La unua sekcio, kiu uzis tiun eblon, estas Sekcio de katolikoj. 

Informoj: jirka.tomecek@post.cz

INTERNACIA PAROLIGA SEMAJNO (InPaSem), 2006-10-02/08 en la urbeto Dobřichovice, en la pensiono Sokol.

Informoj kaj aliĝiloj: www.kava-pech.cz/inpasem info@kava-pech.cz

Fine de InPaSem 2006 okazos 2 paralelaj sendependaj okazaĵoj:
EKZAMENOJ DE ILEI/UEA kaj EKUMENA DISERVO EN ESPERANTO.
Inf.:
chrdle@kava-pech.cz

KONFERENCO APLIKO DE ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEKNIKO (KAEST), 2006- 11-10/12, en la urbeto Dobřichovice, pensiono Sokol.

La temo A (ĉefa) estas: Lingvo kaj Interreto, la temo B: Studoj el diversaj fakoj.

Informoj: www.kava-pech.cz/kaest, aŭ: info@kava-pech.cz

LA 18-a KULTURA FESTIVALO en Ústí nad Labem, 2006-12-08/10, honore al la 100-a naskiĝdatreveno de J. Kořínek
kaj D-ro T. Pumpr.

Informoj: www.esperanto.cz, m.smycka@seznam.cz
 

 

2. NOVAJ 2 LERNOLIBROJ DE ESPERANTO ĴUS APERIS


Ĵus aperis du novaj lernolibroj de Esperanto, ambaŭ ĉe la eldonejo KAVA-PECH:

ESPERANTO POR INFANOJ 2 estas, same kiel la 1-a lernolibro "Esperanto pro děti", verkita de Jana Melichárková kaj ilustrita de Mirka Tomečková.

Ĝi estas rekomendinda daŭrigo por la infanoj, kiuj trastudis la unuan lernolibron. La lernolibro, krom la instruaj tekstoj estas kompletigita je pluraj mallongaj rakontoj

kaj fabeloj, ke la infanoj povu praktike provi sian scion de la lingvo.

ESPERANTEM ZA TŘI MĚSÍCE de Petro Chrdle kaj Stanislava Chrdlová aperas jam en la 3-a eldono. Tamen, temas fakte pri nova libro,
ĉar ĝi estas relaborita kaj kompletigita kompare kun la antaŭaj eldonoj. La legolibro, kiu estas nedisigebla parto de la lernolibro,
estas plene relaborita. Kompreneble, aktualigita estas ankaŭ la parto informanta pri la realaĵoj de la Esperanta mondo kaj aldonitaj
listo de internaciismoj kaj tabelo de mallongigoj ofte uzataj en Esperanto-tekstoj.
Specialan dankon kaj gratulon necesas esprimi al studento Petr Melichárek, kiu proprainiciate ellaboris al la lernolibro ekzercaron libere alireblan en la Interreto en tiel alta kvalito, ke la prikomputila gazeto "Computer"  ne nur alte pritaksis ĝin (4,5 steloj el 5 eblaj),  sed ĝi eĉ rekomendis ĝin taŭga ekzemplo por la ceteraj eldonejoj de lingvaj lernolibroj

- vidu: http://www.kava-pech.cz/esperantemzatrimesice



3. ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS
Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) okazigis interretan kunvenon, dum kiu oni unuafoje priparolis la organizajn detalojn de la internacia junulara renkontiĝo,

kiu okazu komence de julio en Velehrad, paralele kun la kongreso de IKUE.
La virtualan kunvenon ĉeestis 6 junaj aktivuloj, inter ili ankaŭ unu juna gasto el Germanio.
La Praga klubo de ĈEJ (
http://www.esperanto-praha.net) okazigis la 22-an de februaro sian unuan ĉi-jaran kunvenon.
La klubo planas ekde marto denove okazigi la tradician kurson por junuloj "Esperanto ĉe biero", sub gvidado de Tomáš BŘICHÁČEK

kaj Dan MRÁZEK. Pragaj gejunuloj ĉeestis ankaŭ la aranĝon  de grupo E-mentál en la praga ZOO, kaj la prezenton de Esperanto-libroj de eldonejo KAVA-PECH.

Pasintan semajnfinon,  la vicprezidanto de ĈEJ Marek BLAHUŠ ĉeestis internacian aranĝon Kreiva metiejo kun la temo "Stel(ar)o" en slovaka urbo Partizánske.
Por la gazeto «Katolický týdeník» li ankaŭ verkis recenzon pri la tria eldono de la libro «Esperantem za tři měsíce», en kies legolibreto nove
aperis interalie artikolo pri Granda Moravio, verkita de li kaj Dáša CHVÁTALOVÁ.

Al la Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazonta aŭguste en Sarajevo en Bosnio kaj Hercegovino jam aliĝis 3 ĉeĥaj gejunuloj.
Nuntempe estas en Ĉeĥio 46 registritaj membroj de ĈEJ. Aktualaĵoj kaj pliaj informoj pri ĉeĥa junularo ĉiam troveblas ĉe
http://www.esperanto.cz/cej

 

4. LAŬDINDA PROPAGANDO DE ESPERANTO


Okaze de la 85-a naskiĝdatreveno de s-ano Josef Novosad el Ostrov aperis en la monata revuo "Ostrovský měsíčník" tutpaĝa artikolo
pri Esperanto. La artikolo havas plejparte formon de intervujo de la ĉefreredaktorino kun s-ro Novosad. Temas pri la iniciato de
s-ro Novosad, al kiu ni gratulas kaj al la naskiĝdatreveno kaj al la inteligenta propagando de Esperanto.

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/06