*********************************************************
INFORMITALE 67
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
Julio 2006 - 39-a ILEI-Konferenco en Parma
La 39-a ILEI-Konferenco okazos de la 25-a ĝis la 29-a de
julio 2006 en Parma kaj estas proponata kiel unu el la
antaŭkongresaj eblecoj.
Temo de la konferenco: Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj edukado por ĉiuj.
La konferenco sesios en la Instituto Salesiano San Benedetto.
Estas diversnivelaj tranokteblecoj en la konferencejo mem kaj en ties
ĉirkaŭaĵo. La prezoj varias inter EŬR 21,00 kaj EŬR 75,00 (en tendo aŭ
ruldomo 6,00 EŬR, en amasloĝejo 3,00 EŬR kaj memzorgado).
Aliĝkotizo varias inter 15,00 EŬR kaj 70,00 EŬR depende de la kategorio
kaj loĝlando de la aliĝanto.
Por mendoj atingantaj nin post la 1-a de majo 2006 oni devas aldone pagi
EŬR 40,00. Post la 1-a de junio 2006 ni ne plu povos por vi mendi
tranoktejon.
Kadre de la konferenco oni traktos temojn kiel ekzemple:
-lingvaj rajtoj en la lernejoj,
-edukmodeloj en pluretnaj socioj,
-modeloj kaj ekzemploj de interkultura edukado,
-kvalitaj lingvoinstruistoj por
kvalita lingvolernado,
-instruado de lingvoj kiel formo de sociigo,
-esperanto en lernejoj kaj interkultura komunikado.
Okazos scienca simpozio kune kun universitatanoj
ne-esperantistoj, lingva festivalo kaj, interalie, sesio de la Internaciaj
Ekzamenoj de ILEI/UEA.
Oni planas komunan vojaĝon al UK post la konferenco.
Informoj pri la konferenco kaj aliĝilo estas haveblaj en hejmpaĝo de ILEI
www.ilei.info kaj ĉe ILEI-estrarano pri konferencoj
Aida Cizikaite
Zamenhofo 5
LT-44287 Kaunas
LITOVIO
"Gianfranco
Tomba"
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio