Sesioj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio
Karaj kaj estimataj,
La 3-an kaj 5-an de marto ĉi-jare, respektive inaǔguriĝos en Pekino la 4-a Plena Sesio de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj tiu de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Tiuj ĉi du sesioj estas du gravaj eventoj en la politika vivo de la ĉina popolo kaj alte atentataj de la internaciaj amaskomunikiloj. Ĵurnalistoj el diversaj landoj jam venis al Pekino por raportado. Ni ĝustatempe detale raportos la du sesiojn en novaĵoj kaj aliaj programeroj. Ni atendos viajn aktualajn eĥojn pri la du sesioj.
Gvidate de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio gajnis okulfrapajn sukcesojn en ekonomio, politiko, kulturo, socia konstruado kaj aliaj kampoj. La du sesioj resumos siajn laborojn de la lastaj jaroj, unuigos penson kaj firmigos fidon por gajni novan atingon.
Krome, pri kiuj temoj vi interesiĝas rilate al la du Sesioj kaj kion vi volas scii pri la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, bonvole informu al ni. Ni vin dankas anticipe.
Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia
2006-3-1