Katalogo de artikoloj lanĉita
Saluton,
en UEA.ORG nun estas alirebla katalogo de artikoloj el E-periodaĵoj. Momente en
ĝi estas 3895 enskriboj pri artikoloj en 74 E-aj periodaĵoj por pluraj jardekoj
de la pasinta jarcento.
La katalogo estas farita surbaze de la plurjara registra laboro, iniciatita de
norvega e-isto Tom Arbo Hoeg, helpata de aliaj membroj de Norvega E-Ligo.
La rekta ligo al la katalogo estas
http://uea.org/dokumentoj/artikoloj.php
Pli mallonga kaj pli facile memorebla adreso estas
http://esperanto.net/artikoloj/
(temas pri redirekta adreso).
Amike,
Andrej Grigorjevskij