*********************************************************
INFORMITALE 66
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
XX Vintraj Olimpiakaj Ludoj: medalon al la
Esperanto Centro de Torino
Okaze de la Vintraj Olimpikaj ludoj okazintaj en Torino, Torina Esperanto Centro akiris la patronecon de la organiza komitato TOROC
por la produktado de kompakt-disko pri Esperanto kaj pri
la komunaj idealoj inter la lingvo kaj la olimpikaj ludoj.
800 diskojn oni disdonadas al ĵurnalistoj el la tuta mondo.
Krome la Komunumo de Torino tradukis esperant-lingve broŝuron pri la olimpika
urbo kies titolo estas, laŭ-litere, "Torino ĉiam moviĝanta".
La kvarkolora broŝuro estis disponebla ĉe la olimpikaj kaj urbaj
informbudoj.
Framerio
***************
Pliaj informoj pri la UK ĉe:
www.ukflorenco2006.it
Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/informitale/
LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo,
Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton:
"Assessorato al Turismo di Firenze"
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto:
Francesco Amerio